The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Vivo de Zamenhof

Author: Edmond Privat

Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***




Produced by David G. Simpson












VIVO DE ZAMENHOF




EDMOND PRIVAT


1920






TABELO DE ENHAVO


ANTAUXPAROLO

AVERTO

CXAPITRO I. -- La Gentoj en Litva lando.
  Litva lando. -- El Mickievicx. -- Historio. -- Litovoj. --
    Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
    Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
    Profetajxo Mickievicxa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetajxo
    Jesaja. -- Militoj en Euxropo inter 1850 kaj 1870.

CXAPITRO II. -- Infano en Bjalistok.
  La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
    Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
    sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
    antauxjugxoj.

CXAPITRO III. -- Gimnaziano en Varsovio.
  Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
    mondlingvo. -- Trakrompreno de Historio. -- Fervoro je latina
    lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
    sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
    Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
    -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.

CXAPITRO IV. -- Studentaj jaroj.
  Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
    -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno
    hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
    songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
    lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".

CXAPITRO V. -- Doktoro Esperanto.
  Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri
    Volapuk. -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema
    bopatro. -- Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux
    Rubikono. -- "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo --
    Edzigxo. -- Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj
    aligxoj. -- La Dua Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La
    Esperantisto". -- Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto
    de l' patrino. -- Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa
    cenzuro.

CXAPITRO VI. -- Idealista profeto.
  Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
    de malricxuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
    Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
    kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
    Internacia fratigxo. -- Profeta parolado. -- Pregxo al Forto
    mistera. -- Horo neforgesebla.

CXAPITRO VII. -- Homarano.
  Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado
    en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
    Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj
    moroj.-- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
    Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
    Pri neuxtrala Templo.

CXAPITRO VIII. -- Kongresaj Paroladoj.
  La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
    deklaro. -- Gxeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
    Celo de l' Kongresoj. -- Kembrigxo 1907. -- Gxojiga impreso.
    -- Modesta kaj libera. -- Kontraux vorto "Majstro". -- Pri
    taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
    patriotismo. -- Parolado en Guildhall.

CXAPITRO IX. -- Lingvisto.
  Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
    "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
    Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
    legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
    William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. --
    Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.

CXAPITRO X. -- Verkisto.
  Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
    Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
    Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozajxoj.
    -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
    Versajxoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.

CXAPITRO XI. -- Etika Pensulo.
  En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
    -- Ondo sxovinista. -- Eksigxo Krakova 1912. -- Pri
    Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
    Neuxtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
    al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
    Ekmilito.

CXAPITRO XII. -- Homo cxe Morto.
  Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
    Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro.
    -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita
    Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
  Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo.
    -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l'
    Homaro. -- Grandeco de Zamenhof.




LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE


ANTAUXPAROLO


Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej
fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreajxo de
Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Esperante cxiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto,
Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon dejxorante en Francujo
dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la
tridek-sesa jaro de sia agxo), la Brita Esperantistaro donacis
kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita
Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da
bonstile verkitaj libroj -- originalajxoj kaj tradukoj -- kiuj,
laux tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom
farigxu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta
atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.

Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatigxi
intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian
sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en
konsiligxado, lian fluan kaj trafan elokventecon cxe propagandaj
kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon
pri la fina venko de nia afero. Cxio, kion li faris por
Esperanto, estas bone konata al ni.

Ni esperas, ke per cxi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaux
ricevos kauxzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj
glorinda laborado por Esperanto staros cxiam antaux ili, kiel
brila lumo gvidanta iliajn pasxojn al la dezirata celo.

Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; cxar
ni deziras, ke la Libraro estu tauxga memorajxo pri nia amata
amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo
Esperanto.

Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la
librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj
talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al
kiu ni sxuldas sinceran dankon pro cxi tiu bona kaj simpatia
historio de la vivo de nia Majstro.

  John Mabon Warden,
  John Pollen,
  Bertram Chatterton,
  John Merchant,

  Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.




AVERTO DE L' AUXTORO


Tie cxi ne kusxas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto
pri la movado esperantista.

La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko
Zamenhof. La zorgo ne estis tia, cxu gxi placxos al unu aux alia;
nur tia, cxu suficxe fidele kaj ame gxi sekvos la gxustan veron.

Animo la plej granda, genio la plej pura sxuldas formon al
cxirkauxa mondo. Tial, per deveno kaj naskigxa lando necesis ja
komenci. Kion sxuldas ni al memoro de l' mortinto, cxiam viva per
inspiro, tion kare ni konservas cxiuj en la koro, kiel lumo.

  E. P.

  Gxenevo, julio 1920.




VIVO DE ZAMENHOF




CXAPITRO I.

La Gentoj en Litva lando.

  Litva lando. -- El Mickievicx. -- Historio. -- Litovoj. --
    Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
    Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
    Profetajxo Mickievicxa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetajxo
    Jesaja. -- Militoj en Euxropo inter 1850 kaj 1870.


Meze inter Oriento kaj Okcidento kusxas Litva lando, kantita de
Mickievicx en _Sinjoro Tadeo_:

  Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
  Vian grandan valoron ekkonas litvano,
  Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
  Vidas gxin kaj priskribas, cxar mi hejmosopiras . . .
  Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
  Largxe apud lazura Njemen tirigxantaj . . . [1]

Sur tiu dolcxa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj
gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroligxas ankoraux
antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj
popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo
pratempa.

Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo
netusxita gxis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkasxita
per marcxoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras gxis nun sovagxaj
urbovoj, la popolo dauxris adori la fortojn de l' naturo sub
gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.

Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En
Mezagxo teuxtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj
gxin ligis al sia sxtato, moskova caro gxin atakis. Dume
alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi
manlaboron kaj komercon laux invito regxa. Tiel alia gento tre
maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aux
plenigis ilin.

Kun si gxi enportis industrion kaj negocon, sed ankaux sian
lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, ecx apartajn
vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj
batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:

  Auxskultu min, vi, kiuj konas la veron,
    Popolo, havanta mian instruon en koro:
  Ne timu ofendon de homoj,
    Ne tremu antaux insultoj.

  Levigxu, levigxu, vin vestu per forto,
    Ho brako de l' Eternulo;
  Levigxu, kiel en tempoj antikvaj,
    Cxu ne vi dishakis Fierulon?
  Cxu ne vi sekigis la maron? [2]

Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro
dek-oka, preskaux tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la
prapatran lingvon kaj farigxis pola kore kaj parole. Litovan
lingvon dauxris uzi vilagxanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en
la sudo. Pola sonis en kasteloj, en pregxejoj katolikaj, en la
Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, ecx Germanoj
havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l'
komerco, juda lingvo sonis cxefe. Super tiu diverseco pezigis
ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-nauxa. En cxiuj
urboj amasigxis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj
cxiugradaj. En palaco logxis rusa guberniestro. Sur cxefa placo
brilis oraj turoj de rusa pregxejo.

Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per
armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de
l' heroaj ribelantoj. Ambauxfoje sur la landon refalis despli
peze la vengxa krueleco de l' venkinto. Ecx lingvo rusa jam
trudigxis devige en lernejoj.

Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, jxus
finigxis dua revolucio kaj postlasis cxie sangon, larmojn, akrajn
sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa
registaro perfide jxeti gentojn kontraux unu la aliaj. "_Divide
ut imperes_" farigxis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom
pli facila, ke cxiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj.
Ankaux per kondicxoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn
diferencojn. Lerta legxo liberigis vilagxanojn de sklaveco al
termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili
devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli jxaluze kun
la ricxaj posedantoj. Cxar la mastroj estis polaj, dum litovaj
aux blankrusaj restis cxiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam
venenis la disputo.

Pli malfrue renaskigxis en la lando movado nacia de Litovoj, kies
literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion
baldaux persekutis Rusoj kaj malsxatis Poloj, pro suspekto kaj
jxaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj.
Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per
cxiaj legxoj kaj reguloj, kun la celo supersxuti polajn urbojn
kaj malfortigi reziston. Kiel sxafaro forvipita, miloj da Hebreoj
malfelicxaj enlogxadis en Polujon cxiujare. Edukitaj ruse,
fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj,
baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis cxiel abomenataj
de la pola societo kvazaux grava malhelpajxo al defendo kontraux
Rusoj.

Cxe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan
sopiregon de la penso, kvazaux inspiro cxiela. Litva pola poeto
Mickievicx, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra
Euxropo genian alvokon al sanktigxo de sia popolo por savi cxiujn
gentojn de l' mondo. Ecx antaux lia renkonto mistera kun
mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon.
Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo dissxirita
punpagis la pekojn de l' sxtatoj. Sed estis ankaux por gxi
sononta la horo de korpa renaskigxo, kaj tiam ekregos paco sur
tero:

  Kiel Kristo ja venkis la tombon,
    tiel ankaux Polujo revivos,
  por savi popolojn kaj Ligon
    ilian sigeli por dauxra justeco. [3]

Cxe polaj rondoj en litvaj urboj revarmigxis la koroj per espero
tia. Dume cxe Hebreoj, aparte logxantaj, ankaux sentigxis revado
mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malsxaton, rebaton
kaj doloron, tiu sercxas en si mem ian gxojon por spirito kaj al
si kreas propran vivadon internan.

Tiel disvastigxis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude,
sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupigxo de l' Mosea
familio sur la tero promesita. Ankaux regis inter ili fido
sensxancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita
kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis
jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas
esperi:

  Gxoju kun Jerusalem,
    Kaj estu gajaj pri gxi . . .

  Jen Mi fluigos sur gxin
    Pacon kiel riveron,
  Kaj la ricxajxon de l' popoloj . . .

  Venis la tempo
    Kolekti cxiujn gentojn kaj popolojn,
  Ke ili venu kaj vidu Mian gloron. [4]

En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj
ili semigxis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado
genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdigxas la semoj
en sablo, cxar amaso ne komprenas plej altan sencon de l'
inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.

Al simpla regxa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe.
Nur pri pola sxtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis
Mickievicx al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj
prapatroj ili restis preskaux blindaj.

En Euxropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala
liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kauxkazo kaj
subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj
tiun venkis prusa regxo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango
subakvigis rusaj generaloj. Cxie progresadis tekniko milita kaj
akrigxis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja
limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.

Sur litva tero kvar gentoj malsamaj logxadis en urboj, kun celoj
kontrauxaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato
al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo cxiutaga,
vengxemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfelicxa naskigxis
Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido
pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj
egoismoj al pure homa mondrigardo?

[1] _Sinjoro Tadeo_, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter
Litvano kaj Litovo estas akceptita tie cxi. La sendependa pola
Respubliko konsistis el du cxefaj partoj: Pola krono kaj Litvo.
Ne cxiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.

[2] Jesaja LI, 7, 9, 10.

[3] El _Libro de l' Polaj Pilgrimantoj_, de Adamo Mickievicx,
nacia poeto, mortinta en 1855.

[4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18.




CXAPITRO II.

Infano en Bjalistok.

  La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
    Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
    sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
    antauxjugxoj.


De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la
impreso: jen tri cxefaj elementoj en la formado de Zamenhofa
genio.

Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de
hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, cxe landlimo
inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara
junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj
edzigxis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer,
naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj nericxa la
paro.

La 15. de decembro 1859 naskigxis Ludoviko Lazaro, la unua filo.
Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Gxojo granda, sed zorgo
peza. Baldaux oficialan postenon akceptis la patro: cxe mezaj
sxtatlernejoj li farigxis instruisto de geografio kaj modernaj
lingvoj. En 1873 li translogxis al Varsovio kun la tuta familio,
kaj de tiam instruis la germanan lingvon cxe Veterinara Instituto
kaj Reala Gimnazio.

Grandigxis la infanaro kaj estis nesuficxa la salajro. La hejmo
devis malfermigxi al dek kvin gxis dudek pensionanoj. Ecx tio ne
tro helpis. Baldaux vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis
novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribajxoj:
akceptinte plian cenzuran oficon, li cxiuvespere sub la lampo
malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante rugxan
krajonon en la mano, tralegadis jxurnalon post jxurnalo. Tian
plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de
fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli tauxgis laux lia
naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre
praktikajn lernolibrojn.

Per cxiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj
infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri
farigxis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Sagxa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed
obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome
la plej fidelan akuratecon al devo cxiutaga.

Dolcxan angxelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj
cxiel modesta, sxi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia
mastrumado. Blinde fidema je la sagxo kaj justeco de l' edzo, sxi
tamen klopodis por moligi liajn jugxojn en okazo de puno.

Kiam eliris el patra skribocxambro malfelicxa kulpuleto, li
preskaux cxiam renkontis survoje, kvazaux hazarde, la patrinon
pretan por lin ankaux "severe" admoni, dum sxi glatis lian
kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe sxia kispuno pli
efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de
Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmangxo
laux ordono patra, nevidebla angxelozorganto sendis al li porcion
pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l'
familiestro, kaj cxiam kompreneble nur hodiaux por la lasta
fojo". [1]

Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj
aventuroj, cxar lin respektis lia patro kaj la tuta familio,
kvazaux plenagxulon. Sagxa, modesta, pensema, studema, neniam
lauxta, kvankam obstineta, li cxiam evitis suferigi iun ajn. Cxe
klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por
verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro
lia trankvila sintenado kaj gxentilaj manieroj. Tamen tute ne
superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala
kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj gxojema
knabo li farigxis, bonega arangxisto de festetoj kaj ekskursoj.
Kiel cxefon kaj animon de l' amuzoj, lin cxirkauxis gefratetoj
aux kolegoj. Li plej sxatis la dancadon, sed por problemoj
malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaux tre helpema
konsilanto.

De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj sxin li
adoris, kvazaux dian angxelinon. Ofte malsanan, li sxin flegis
kun zorgemo kortusxanta, kaj cxiujn deziretojn sxiajn li
antauxplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis
frue kiel trezoron la plej karan. Sxi amis lin kiel okulpupilon,
kaj en la tuta mondo ekzistis laux sxi neniu ajn pli bona.
Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj
sensxancela, komprenema kaj fidela, gxi sin donas, kaj donas gxis
morto . . . kaj poste gxi helpas ankoraux.

Similaj amoj inter filo kaj patrino cxe multaj geniuloj estas
ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon
sian, kaj al sxi tre multon sxuldis. Same Zamenhof. Sxi faris lin
idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie sxi
gardis tiun flamon, kvazaux lumbrileton de lampo sankta. Simpla
virino sxi estis, kaj tial lin edukis, ke cxiuj homoj estas
fratoj kaj egalaj antaux Dio.

Sagxa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja
vidis la faktojn cxirkaux si en stratoj Bjalistokaj:

Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato
Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al
vizagxoj jen celtrafas negxaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo.
Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, judacxoj!
hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for,
mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion
ridas kaj aplauxdas rusa leuxtenanto: "Formarsxu de l' trotuaro,
vi, raso de sxtelistoj! . . ." kaj kracxas oficiro pro malsxato.

Sur vendoplaco movigxas la popolamaso. Bruadas pasxoj kaj paroloj
en zumado lauxta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj
sxaloj de virinoj el kamparo litva, sxafaj peltoj, grizaj vestoj
de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj
oficistoj, blankaj zonoj, rugxaj kolumoj, oraj agloj, argxentaj
ornamajxoj . . . Disputas vendistinoj kun germana marcxandulo.
Alkuras homoj. Arigxas videmuloj. Gxendarmoj intervenas. Jen
plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.
"Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvacxe! cxi
tie estas rusa lando! . . ." Protestas Polo el amaso . . . Kie?
. . . Jen la viro. Jam lin kaptas la gxendarmoj. Tremas
cxeestantoj, ecx nevole. Inter trancxaj bajonetoj li formarsxas,
arestite. Silentas vilagxanoj. Per saluto cxiuj Poloj honoras la
martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian cxapon. "Jam
li cxesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en
okuloj polaj, mokemo en la rusaj.

Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaux ili havas
koron, konas gxojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj
infanoj? Ecx penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj,
Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo cxiu
akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeligxas
el la hejmo pola junulino, se al Ruso sxi promesis fidon. Pri
Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilagxanoj!" Ilia poezio kaj
nacia revekigxo? Laux Poloj "intrigo rusa", laux Rusoj "germana
pagitajxo". Ecx ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri
Hebreoj rakontigxas strangaj misterajxoj cxe vespera babilado
inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaux juda
Pasko. Sur la pordo sinagoga vidigxas makuleto rugxa sub
skribajxo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literacxon?
Terure gxi aspektas . . . Ankaux strange sxajnis la rigardoj de
l' amaso juda sur sxtuparo de la sinagogo. Cxu Hebreoj ne
mortigus bubojn por havigi sangon laux kasxita rito? Por ili la
panisto kuiras kukojn ja misterajn . . ." Tiel kuras murmurado.
Poste bubo retrovigxas, sed vastigxis jam la famo kaj efikis en
spiritoj.

Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok.
Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj
incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.

[1] El privata letero de Feliks Zamenhof.




CXAPITRO III.

Gimnaziano en Varsovio.

  Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
    mondlingvo. -- Trakompreno de Historio. -- Fervoro je latina
    lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
    sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
    Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
    -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.


Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj
sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:

  "En la stratoj de mia malfelicxa urbo de naskigxo, sovagxaj
  homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin jxetis kiel plej krudaj
  bestoj kontraux trankvilaj logxantoj, kies tuta kulpo konsistis
  nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan
  religion, ol tiuj cxi sovagxuloj. Pro tio oni frakasis la
  kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj
  maljunuloj kaj senhelpaj infanoj . . .

  "Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj
  krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj
  rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte
  kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed cxu la
  plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn
  fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili
  ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere
  komunikigxadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj
  estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke
  ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas
  tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu,
  rompu la murojn inter la popoloj! . . ."

Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Gxenevo. Preskaux
la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok.
Doloris li pro la fremdeco inter logxantoj de la sama lando.
Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto
formigxis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos
"grandagxulo", li nepre forigos tiun cxi malbonon.

Diversajn revojn utopiajn li forjxetis unu post la alia, sed unu
cxefa restis por li cxiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu
homa lingvo. "Se nur la homoj povus komprenigxi!" li sopiris, kaj
infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo.
Poloj malsxatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne
tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur
neuxtrala lingvo povus cxiujn kontentigi, sen ofendo nek jxaluzo.
Se tian lingvon internacian cxiuj homoj lernus krom la sia, tiam
ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte
rilatus ili kune. Cxesus la blinda fido je gazetoj politikaj aux
incitoj diplomataj, por decidi kredon gxeneralan pri najbaraj
gentoj.

Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al cxefurbo pola kun
gepatroj, Ludoviko Zamenhof enigxis gimnazion varsovian por
klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo
trapenetris gxis la funda vero. Pri militoj kaj lertajxoj
politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando
malfelicxa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur
tie floris la incitoj anonimaj. Cxe potencaj sxtatoj registaroj
zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan
opinion kontraux unu aux alia gento, laux la celoj politikaj de
l' momento. Dum pafilegoj fabrikigxis, jam laboris gazetistoj,
parolistoj, ecx poetoj sxovinistaj, por formi senton gxeneralan.

Agentoj oficialaj disvastigis cxie rakontajxojn, suspekton, kaj
eksciton. Per bildoj kaj presajxoj ili tusxis korojn de l'
virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis ecx koleron --
cxion nur por preni peceton de lando aux afrikan kolonion.
Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj.
Mizeris logxantaro de vilagxoj detruitaj. Paco farigxis. La
sxtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil
nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
Mirinda la sukceso. La venkita sxtato petas aliancon. Jam
finigxis incitado. De nun vidu la bonajxojn, kaj forgesu cxiujn
pekojn! Sed amiko jam malnova ekjxaluzas, postulas
"kompensajxon". Kontraux tiu nun ekmarsxu la impresmasxino, kaj
cxio same rekomencu! . . . k.t.p.

En genia cerbo de junulo disvolvigxis tiu bildo kun precizo
frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo
Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj.
Cxesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj gxin
profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili
devas mem rilati kun ceteraj. Cxesu monopolo de kelkaj
malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili
falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili
malaperos.

Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin
vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj
predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva
tempo kaj gxin uzu por komunaj celoj. Cxu ne parolis greke la
tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Cxu ne diskutis per
latinaj vortoj cxiuj scienculoj kaj kleruloj en Euxropo dum
centjaroj de la brila Renaskigxo? Cxu ne latine verkis Kalvino
kaj Erasmo por dudek popoloj?

Tamen ecx latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj
senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli tauxga
por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Gxi devus esti tuj
lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.

Pri laboristoj, pri malricxaj homoj penantaj tutan tagon,
gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li
sxatis legi lauxte el versajxoj de poeto rusa Nekrasof,
antauxmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj
domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej
sxatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj
preferis logxi en kvartaloj gxiaj for el mondana societo.

Tiuj homoj estas fine la oferoj cxefaj de l' incitoj intergentaj.
En okazoj de bucxado, ili cxiam unuarange devas pagi per sango
sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malricxuloj ja sopiras al paco
kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza,
ilia penso sercxas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi
frate en la siaj trans maroj kaj sxtatlimoj. "Laboristoj
cxiulandaj unuigxu!" baldaux poste jam farigxis devizo de l'
amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, cxefe lingvaj.
Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo
helpa de l' homaro devas esti por cxiuj facila. Rapido, logiko
devas regi gxian fundamenton.

De tiam li komencis sercxadi ion novan per provajxoj artaj.

Cxu lingvo povas arte konstruigxi, bazite sur sola logiko?
demandis sin la junulo, kaj sercxis materialon por vortaro. Kial
ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel _ba_, _ca_, _da_,
_be_, _ce_, _de_, _ab_, _ac_, _ad_, _eb_, _ec_, _ed_, kaj arbitre
fiksi cxies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn
vortojn ecx li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan
forton.

Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se gxi celas vivi mem.
Cxerpi el komuna fonto de euxropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro
latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj,
Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj ecx
Slavoj konus gxiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj
kiel _horo_, _karto_, _vino_, _bruna_, kaj ceteraj apartenas ja
samtempe al dek tri gxis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaux
vocxdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero
grandega. Ricxegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da
esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri gxis plenfino?

Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu
fojon, kiam mi estis en la sesa aux sepa klaso de la gimnazio, mi
okaze turnis la atenton al la surskribo _sxvejcarskaja_
(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la
elpendajxo _konditorskaja_ (sukerajxejo). Cxi tiu _-skaja_
ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la
eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas
aparte ellernadi. Cxi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite
eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn
vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
malgrandigxadi antaux miaj okuloj." [1]

De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en
diversaj lingvoj. Kia ricxa fonto! Kia mirinda povo por kreskado
kaj multigxo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj
senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, ricxa
vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur _-ino_, _-ajxo_,
_-isto_, _-ema_, _-igi_, _-igxi_ centobligus gxin. Dek mil vortoj
memformigxus sen aparta lerno.

Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel
lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj
germanan. Cxe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo
malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la
frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvajxoj
malregulaj. Ricxa lingvo do bezonas tute ne deklinaron,
konjugaron, aux sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj cxiam
samaj suficxas por la verbaj tempoj. Finigxoj pliaj kiel _o_,
_a_, _e_, utilu kvazaux nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj,
el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.

Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj
jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem
knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin
kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li
suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la
vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj?
Kial ne tuj morti? Cxio sxajnis al li vana kaj nauxza. Por li tre
turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj
maldolcxa, montras la malgxojon de l' gimnaziano.

Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si
mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon
pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo
kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj felicxon de
l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli
fervore li revenis al verkado. [2] Posta portreto montras la
sxangxon en okuloj. Dolcxeco regas.

En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio.
Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraux ne tute
simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesigxis je lia
longa laborado. Al ili gxoje li konigis la novan lingvon. Ion
tiel simplan kaj facilan neniu el ili antauxkredis. Fervore ses
aux sep ellernis la sistemon.

En la gepatra logxejo cxe strato Novolipie, Ludoviko havis
propran cxambron izolitan sur la teretagxo. Tie kunvenis amikaro
lia cxe l' amata grupestro. Kune cxiuj fervoradis pri la homa
refratigxo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili
festis la vivigon de la lingvo. Cxirkaux kuko, de l' patrino ame
kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon
sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili
kantis himnon de l' frateco:

  Malamikete de las nacjes
  Kado, kado, jam temp' esta!
  La tot' homoze in familje
  Konunigare so deba.

  (Malamikeco de la nacioj
  Falu, falu, jam temp' estas!
  La tuta homaro en familio
  Kununuigi sin devas.)

En junio 1879 finigxis gimnazia kurso, kaj cxiuj kolegoj disiris.
La persono de ilia cxefamiko lasis cxe ili tiel fortan impreson,
ke ili ecx komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la
nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue,
"renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis
malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas
preskaux senescepte cxe la grandaj inspiritoj tra tuta homara
historio. Ankaux hejme li devis suferi baton pli kruelan. Gxis
tiu tempo la patro lauxsxajne ne malaprobis lian laboradon, cxar
la knabo tamen brile sukcesis cxiujn ekzamenojn. Sed kiam venis
la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis
kriza vento.

Jam ofte konatuloj aux kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof
admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula
minacas ja frenezon. Domagxe estus lasi tian talentulon perdigxi
en hximeroj. Baldaux li malsanigxos, se li dauxras plu!" Tiel
babilis konsilantoj bonintencaj.

Pri la estonteco de la knabo cxefe zorgis lia patro. Kion li
faros en la vivo, se cxiuj lin rigardos kiel viron neseriozan,
nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj
permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne
revajxoj, tiam urgxis antaux cxio. Tial Ludoviko devis ecx
promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaux
provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.

Tie staris la altaro. Sur tablo kusxis la kajeroj kun vortaro,
gramatiko, versajxoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj
manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj sercxado. Cxu
fordoni tuton? La patro gxin postulis. En lian sxrankon malaperis
cxio. Dika sxnuro ligis la pakajxon. Fermigxis pordo.

[1] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el
rusa lingvo tradukita de V. Gernet (_Lingvo Internacia_ 1896,
n-ro 6-7; _Esperantaj Prozajxoj_, p. 239).

[2] Vidu antauxmortan konfeson pri tiu krizo en cxapitro XII.




CXAPITRO IV.

Studentaj jaroj.

  Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
    -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno
    hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
    songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
    lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".


Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon.
Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur
stratoj negxo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj.
Rapidas cxevaloj longharaj. Cxie vivo gaja, vigla.

Malricxe logxis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed
malfacile juna hebreo trovas ecx okazojn por instrui. Ankaux li
verketis iom por gazeto, la _Moskovskie Viedomosxti_. Hejme la
gepatroj time zorgis. "Nur dek naux rublojn mi elspezas en
monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin
nutris!

Konscience li studadis medicinon. Ankaux li klinigxis siavice
super korpoj de mortintoj en cxambrego dissekca. Simpatie li
malkovris la internan mehxanismon de la homa formo. Ecx tie lin
sekvadis lia revo. Cxu ne similaj estas cxiuj homoj, kun samaj
organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo?
Cxu lingvaj aux koloraj diferencoj sxangxas tion? Malkono inter
gentoj devus cxesi.

Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu
kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris
en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema sercxis
materialon. Gxi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legajxo
en jxurnalo atentigis lin. La cionista revekigxo lin allogis.
Ankaux lia gento, kiel cxiuj, rajtas esti rekonata kaj sxatata.
Kial nur Hebreoj devus kasxi aux prihonti sian naciecon? Ankaux
ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras
cxie dissemitaj. Malfelicxo premas multajn. Trans maro blua de l'
Helenoj kusxas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo
pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l'
profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo
malfermos siajn pordojn. Kolonianoj eklogxos en cxirkauxo. Nur
justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon.
Ecx pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo.
Poemon al Hebreoj li presigis nun en la _Ruski Jevrej_:

  Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!
  Por konstrui propran hejmon cxiu portu brikon.
  Ecx se multajn jam forsxovos vento, akvo, kaj malsagxo,
  Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.

    Vekigxu, popolo kutima je batoj!
    En tia tempo dormo estus honta.
    Per ondo forta de l' amaso
    Ni svingu flagon al la vivo!
    Se ricxuloj pro la oro
    Kisas sklave manojn potenculajn,
    Ni, malricxaj, per moneroj de l' laboro
    Disbatos la katenojn.
  Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . .

Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne farigxis iam ecx
gvidanto inter la cionistoj. Cxia trograndigo pri l' merito de l'
Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super
cxiuj" vundis lian senton, kvazaux ofendado al ceteraj gentoj.
Akra mallauxdo kontraux Poloj, Rusoj, aux Rumanoj malplacxis al
li. Plendoj pri premantaj registaroj sxajnis al li pravaj, sed ne
malamo al popoloj. Ecx inter liaj samgentanoj la plej malgranda
vorto sxovinista lin repelis.

Ankaux la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn
gentojn. Ankaux por ili urgxis lingvo internacia. Ke ili
ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke
ili sciu historion de l' aliaj: ankaux la ceteraj ja suferis,
ankaux ilin premis potenculoj, ankaux ilin ekspluatas
malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Legxon, sian genton
kaj kutimojn, sed ili super cxio amu la homaron kaj gxin servu
kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al
sia revo.

Ecx la "dek naux rubloj" ne trovigxis tro facile cxe l' komenco
de l' monato, kaj ili ne suficxis. Zamenhof ne sxatis trudi
elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li
revenis hejmen.

En Varsovio li dauxrigos studadon medicinan cxe l' Universitato.
Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al
patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratigxi. Kie
kusxas la paperoj kaj provajxoj de la lingvo intergenta? En
libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.

Kun larmoj pala sidis la patrino. Sxi silentis. Sxia blanka mano
dolcxe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li
estis. Kiel auxdos li la veron? Unu tagon sxia edzo ja bruligis
liajn manuskriptojn. Sagxa kaj severa, nur pro amo patra li gxin
faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte sxi jam
ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Sxi silentis.

Ludoviko sxin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la
patron li nur petis redoni la promesparolon. Urgxas libereco.
Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al
neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, gxis li finos
universitaton.

Fakte ne tro grava estis la perdigxo de l' skribajxoj. Efektive
li memoris cxion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.

Sur kajeroj de auxgusto 1881 reaperas preskaux sama lingvo kiel
en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En
songxo" estis jene tradukita el germana:

  Mo bella princino il sonto vida
  Ko zuoj malsesxaj e palaj,
  Sul dillo, sul verda no koe sida
  Il armoj amizaj e kalaj.

  "La kron' de ta padro fio pu mo este,
  La ora, la redza ra sello!
  La skepro diantiza, rol mo ne vole,
  Tol mem koj vole mo, ma bella."

  "To et ne estebla", sxo palla a mo,
  "Kor et si la tombo kusxe mo
  E koj i la nokto vione mo a to,
  Kor tol fe prekale ame mo!"

Dum ses jaroj Zamenhof laboris cxiutage, bonigante kaj provante
sian lingvon. Li tradukis pecojn el auxtoroj diverslandaj. Li
skribis verkojn originalajn. Li lauxte legis al si la skribitajn
pagxojn. Multaj formoj sxajnis bonaj teorie, sed praktiko montris
ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj cxi tio malbelsona.

  "Multon mi devis cxirkauxhaki, anstatauxi, korekti, kaj radike
  transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusxis
  kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cxio aparte kaj
  en mallongaj provoj, ili sxajnis al mi tute bonaj. Tiaj
  objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio _je_, la elasta
  verbo _meti_, la neuxtrala, sed difinita finigxo _aux_, k.t.p.,
  kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,
  kiuj sxajnis al mi ricxajxo, montrigxis nun en la praktiko
  senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forjxeti kelkajn
  nebezonajn sufiksojn." [1]

Dum tiu puriga laborado ankaux forigxis el la lingvo kelkaj
latinaj radikoj, kiel ekzemple _anno_ kaj _diurno_, kaj
anstatauxigxis per _jaro_ kaj _tago_. Efektive _-ano_ jam estis
sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis
vortojn kun duobla litero. _Diurno_ tre malbele sonis en
kunmetitaj vortoj kiel _cxiudiurne_ aux _diurnmeze_, kaj ankaux
estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj,
kiuj konas latinan lingvon aux tiajn vortojn francajn kiel
_diurne_, neniam uzatajn de l' popolo. Dume _tago_ estas almenaux
tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado cxiutaga, do fakte
multe pli internacia. Same plibelsona _kaj_ el greka lingvo
anstatauxis _e_ latinan, ne suficxe klaran al oreloj por dividi
frazojn sen konfuzo.

Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte
nur revenis al unua formo, kaj nur marsxis malantauxen sur la
vojo jam pasxita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris
ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol cxi tiu". Ankaux
Zamenhof jam trovis samon antaux ili, sed multjara praktikado
vidigis al li gravan maltauxgecon de l' unua kaj neceson gxin
forigi per plibona.

Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion
montris la ses jaroj de sencxesa polurado per provado. En infanaj
jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li
sxatis kanti. Tial harmonio cxiam regis lian guston.

Ne li kredis, ke suficxas gramatiko kaj vortaro por vivigi
lingvon. Cxiu malgracio aux pezeco en la frazoj lin akre
suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne suficxe
"fluas". Tial li komencis nun eviti lauxvortan tradukadon el
tiu aux alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.

Iom post iom gxi ekiris mem. Gxi malpezigxis. Gxi pli rapidis.
Gxi jam cxesis esti ombro de l' ceteraj. Gxi ricevis sian vivon,
sian spiriton, sian karakteron propran. Gxi nun dolcxe pusxis for
la influojn de l' ekstero. Gxi jam fluis tiam, flekseble, gracie,
kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".

Tiam estis la vera naskigxo de la lingvo internacia. Cxar kiel
helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom gxi valorus,
ecx kun aprobo de nauxdek scienculoj? Cxiu tirus siaflanke.
Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia
kutimo por reguligi liberecon. Kontrauxe, pro Zamenhofa
pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam gxi aperis. En si
gxi jam portis certan forton, cxar granda homo gxin uzadis.
Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom
elektoj aux preferoj de finigxoj aux vortetoj. Sed la spirito
kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre
persona. En gxin Zamenhof metis multon el si mem. Per gxi li
esprimis novan senton, novan homan sopiradon.

Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina
pri la celo. Gxi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial
gxi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova
lingvo.

Nacia literaturo komencigxas gxenerale per milita poemaro. Gxian
stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male
por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj gxi eliris al publiko. Pri
homa refratigxo ankaux skribis la sekvantoj de la Majstro.

Ankaux propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis
sub silento. Gxi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri
sia laborado. La kasxeco lin turmentis. Tial li malsxatis
eliradi. Nenie li cxeestis, en nenio partoprenis. En rondoj
societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj
jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron
kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versajxo:

  MIA PENSO

  Sur la kampo, for de l' mondo, antaux nokto de somero
  Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.
  Kaj pri vivo detruita sxi rakontas kompatante --
  Mia vundo refrapita min doloras resangante.

  "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
  Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
  Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
  Kun frauxlino ripozanta post somera promenado!

  Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
  Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
  Kion havis mi plej karan -- la junecon -- mi ploranta
  Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!

  Fajron sentas mi interne, vivi ankaux mi deziras;
  Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . .
  Se ne placxas al la sorto mia peno kaj laboro,
  Venu tuj al mi la morto, en espero -- sen doloro!

[1] Letero al Borovko.




CXAPITRO V.

Doktoro Esperanto.

  Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapuk.
    -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema bopatro. --
    Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux Rubikono. --
    "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo. -- Edzigxo. --
    Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj aligxoj. -- La Dua
    Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". --
    Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. --
    Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro.


Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara
Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof cxe
bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, sxi atente
rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura
kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.

Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al sxi siajn du
sekretojn. Sxi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de
sindono.

Sxi povis antauxvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre
kuragxe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du
jarojn antaux tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane sercxis tujan
vivrimedon. De loko al loko tre malgxoje li provadis trovi la
suficxan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaux lia
modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre sxatata de malricxaj
malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu
vesperon oni lin venigis en domon de ricxuloj. Kusxis maljuna
sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du
tagoj sxi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis
altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis
la kliento?

En Vejsieje, la urbeto litva, li cxeestis morton de bubino. Febro
sxin bruligis for. Pro doloro la patrino malfelicxa preskaux
frenezigxis. Dum monatoj poste li auxdadis sxiajn plorojn kaj
gxemadon. Li decidis lasi gxeneralan praktikadon kaj elekti fakon
okulistan.

Tial li vojagxis al Vieno por studadi oftalmologion cxe speciala
kurso. En auxtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie
li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis
sian fiancxinon kaj ricevis kuragxigon por eldoni sian verkon al
publiko.

Jam de jaroj li ja sercxis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu
volis riski monon. Ankaux tiel li ekspertis la maldolcxon de l'
financa flanko en la mondo. Nova turmento komencigxis.

Tamen urgxis aperigi lian lingvon. Dum silente li gxin
perfektigis, ekfloris okcidente "Volapuk" de l' abato
Sxlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum
longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provajxo. Kiam gxia
famo lin atingis, unue li tre gxojis, sed konstatis poste, ke la
solvo mem ne tauxgas. Baldaux la movado jam malkreskis. Multaj
homoj malkuragxis, kaj forlasis la aferon. Urgxis montri al la
mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona.
Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.

Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara
Zilbernik. Lia filino fiancxigxis en printempo [1] kun D-ro
Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre placxis al li. Pri
lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo!
Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do
utilus gajni monon kaj sxpareti? Cxu ne por igi vojon pli facila
al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?

Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili:
"Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel
ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo
estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan
taskon. Jxaluze ankaux mi dezirus helpi lin."

Tial proponis la bopatro, ke la edzigxo jam farigxu en somero,
kaj antauxe jam presigxu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo.
Tiel okazis. Dum du monatoj presprovajxoj atendadis cxe la
cenzuristo. Felicxe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof.
Fine la 14. de julio [2] li allasis la permeson al presisto. La
verko kredeble sxajnis al li sendangxera naivajxo. La auxtoro
estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin
agitis.

  "Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke mi
  staras antaux Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia
  brosxuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
  atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se cxi tiu
  publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je
  'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan
  estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;
  sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
  sangon, kaj . . . mi transiris Rubikonon."

En tiaj tagoj Zamenhof verkis versajxon tre mallongan: _Ho, mia
kor'!_ Gxi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta
kvin etagxojn de sxtuparo kaj staranta antaux pordo halte:

  Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
  El mia brusto nun ne saltu for!
  Jam teni min ne povas mi facile,
    Ho, mia kor'!

  Ho, mia kor'! Post longa laborado
  Cxu mi ne venkos en decida hor'!
  Suficxe! trankviligxu de l' batado,
    Ho, mia kor'!

La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaux poste sekvis
eldonoj pole, france, germane kaj angle. Cxiuj entenis saman
enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista pregxo _Patro
nia_, El Biblio, Letero, Versajxoj, plenan gramatikon el dek ses
reguloj, dulingvan vortareton el nauxcent radikoj. Ankaux estis
aligxiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj
da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua pagxo
la auxtoro jam forlasis cxiajn rajtojn siajn, cxar "lingvo
internacia, kiel cxiu nacia, estas komuna proprajxo". La tuta
verko estis subskribita per belsenca pseuxdonimo: "Doktoro
Esperanto".

La 9. de auxgusto [3] Zamenhof edzigxis, kaj enlogxis tre
modestan cxambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie
kun edzino li komencis dissendadon de l' brosxuro al gazetoj kaj
personoj cxiulandaj. Sxi skribadis nomojn kaj adresojn,
enpresigis anoncetojn en jxurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l'
komenca kunvivado. Felicxaj, kiuj scias eternigi sian amon per
tuja semo de komuna idealo.

Kiel estos akceptita la libreto? Cxu gxi simple falos en silenton
kaj forgeson? Cxu homoj blinde ecx ne legos frukton de dekjara
laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kusxas en
la manoj de virino, cxu blovi kuragxigxon sur flameton fidan aux
gxin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda sxi
estas, se sxi gardas la flamon.

Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aux
fervoraj leteroj. Ecx kelkaj estis jam skribitaj en la nova
lingvo. Gxi farigxis do vivanta, cxar uzata. Baldaux multaj
anoncigxis aligxantoj. Formigxis rondo familia. Duoble cxesis la
soleco Zamenhofa.

Estis por li granda gxojo, senti sin de tiam cxirkauxata de
fervoraj samideanoj. Ecx ankoraux pli kontente li pensis, ke la
lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaux kreski per si
mem. Laux lia espero "la auxtoro tiam tute foriros de la sceno,
kaj estos forgesita. Cxu mi post tiam ankoraux vivos, cxu mi
mortos, cxu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi
gxin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de
ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de cxi tiu aux
alia persono".

Tiel li skribis en la _Dua Libro_, kiun li eldonis nur en la
lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aligxintoj
li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri
la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu brosxuro
gxenerala. [4]

"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis
en antauxparolo, "la bona genio de l' homaro vekigxis: de
cxiuj flankoj al laboro cxiuhoma venas junaj kaj maljunaj . . .
viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn sxtonojn por la granda,
grava kaj utilega konstruo."

Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaux
inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj
Pusxkin.

En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj
diverslandaj. Laux uzado gxenerala, la "lingvo de Esperanto"
baldaux nomigxis "Esperanto" tute simple. Al gxi konvertigxis
en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista.
Ili fondis saman jaron gazeton monatan _La Esperantisto_. Gxi
anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreigxis internacia movado.

Samtempe la maldolcxo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis
la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro
li ricevis monon por presigi la brosxurojn. Sed por hejmo li ne
volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon.
Jam naskigxis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis
Kovnon en logxejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove
sercxis praktikadon en alia loko. En Hxerson, apud Nigra Maro,
li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaux retrovigxis en
cxefurbo pola.

Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de _La Esperantisto_,
laux deziro de l' samideanoj. Preskaux cxiuj estis malricxuloj,
kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis
cxiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li
trovigxis en premanta malfacilo. Gxuste tiam tre malsanis la
patrino, kiun amis li el tuta koro. Cxagreno lin sufokis. Cxio
sxajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino
adorata kaj ankaux je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la
lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la
presadon de l' organo centra, baldaux disvelkos la tuta progreso.
"Se la trunko cxesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "cxiuj
esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi. . . . Mia
situacio atingis lastan gradon de neebleco."

Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto.
Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el
Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis
la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel
grava por homaro, nagxis kiel nukseto sur la vasta maro.
Malgranda, malforta, nekonata, se gxin dronigus ondeto, la mondo
ecx ne scius. Sed se gxi vivos, kia mirinda kreskajxo disflorados
iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj
fratigitaj!

Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li
elcxerpos. Kvankam nericxa, li proponis anonime certan sumon por
dauxrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dedicxis
centmarkan monatpagon. Gxis 1894 la vivo estis certigita. "Sen
Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en
Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian
dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj
maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi ecx parton de sia
necesajxo por helpi geniulon.

Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj
malfelicxoj lin ekfrapis. En auxgusto 1892 jam mortis la patrino
tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de
knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu cxi nun estis for.
La bato lasis cxe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando
materia refarigxis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis
translogxi al Grodno.

Kvar jarojn li restadis tie. Granda gxojo kaj cxagreno lin
atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de
Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastigxis tra la mondo.
Kontraux jxaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla
vocxo sonis, vokante cxiujn homojn al amo kaj fratigxo. Post
brila novelista kariero, la ricxa grafo konvertigxis al simila
idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis
nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilagxanoj farigxis
liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riprocxis malamon inter
si.

Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro
sia timemo delikata, li ne kuragxis trudi sin al Tolstoj. Nur
inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne
venis. La semo tamen estis jxetita. Post ses jaroj gxi levigxis
antaux la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik"
interesigxis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo.
"Ricevinte antaux ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj
artikolojn skribitajn en cxi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi
post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi,
almenaux libere legadi en la lingvo. . . . Mi vidis multfoje,
kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je
reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj gxia disvastigo
estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno
de Dio, kio estas la cxefa kaj sola celo de la homa vivo."
(_Jasnaja Poljana_, 27. aprilo 1894.)

Tia parolo estis granda kuragxigo. La letero enpresigxis en _La
Esperantisto_, kaj varmigis entuziasmon. Ankaux aperis pli
malfrue, en la dua numero de 1895, tradukajxo el Tolstoja _Kredo
kaj Prudento_. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en
la Imperio. Terura bato: cxar tie gxi havis la plej multajn
abonantojn. La elirado devis cxesi. Oficiala elefanto pasxpremis
nur musxeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj.
Malgxojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove
baraktadis kun akrajxoj de l' vivado.

Sur alia tero, felicxe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro
saman jaron eliris _Lingvo Internacia_. Upsala Klubo Esperanta
eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis
iam plu.

[1] La 30. de marto 1887.

[2] 1887.

[3] 1887.

[4] D-ro Esperanto: _Dua Libro de l' Lingvo Internacia_. Kajero
n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).




CXAPITRO VI.

Idealista profeto.

  Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
    de malricxuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
    Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
    kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
    Internacia fratigxo. -- Profeta parolado. -- Pregxo al Forto
    mistera. -- Horo neforgesebla.


Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimigxis al
la patro, kies koro plimoligxis. Granda estis lia vivcxagreno,
kaj li farigxis tre sentema. Komuna funebro ligis al li cxiujn
filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino
kunigis ilin cxirkaux amo kaj spirito sxia. Por dolcxigi la vivon
de l' patro malfelicxa, ili cxiuj zorgis. Li farigxis amiko la
plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi
Varsovion tiel baldaux kiel eble. Unu post unu revenis ili kun
edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo
familia.

Tial ankaux Ludoviko revenis en 1898. Li enlogxis kun la siaj en
malricxa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Gxis la
mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre
malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn --
kelkaj ecx nenion. Sed, kvankam tre sxparemaj, la Hebreoj ja
malsxatas sxuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn.
En ricxaj salonoj ili logxis lukse. Tial multaj homoj ecx
preferis iri gxis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis
popola kuracanto. Al multaj li ecx savis vidon. Baldaux lia
atendejo enplenigxis de mateno al vespero. Li farigxis vera
bonfaranto.

Amike li klinigxis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj,
kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaux rimarkinda
specialisto. Tiel li vivadis gxis la morto, tre modeste, tre
malricxe, for el cxia lukso. [1] Per penado cxiutaga la premantaj
zorgoj malaperis. Sed ankaux maloftigxis tempo libera por pli
alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas
tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidigxis kaj reprenis
plumon.

Verkado, tradukado, korespondado formangxis grandan parton de la
noktoj. La movado esperantista disvastigxis tra la mondo
malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la
novaj batalantoj:

  . . . Vi en la urbo, vi en urbeto,
  En la malgranda vilagxo . . .
  Tre malproksime cxiuj ni staras
  La unuj de la aliaj.
  Kie vi estas, kion vi faras,
  Ho, karaj fratoj vi miaj?

Per tiu poemo _Al la fratoj_, kvazaux tra kristalo travidebla, ni
povas rigardi gxis fundo de lia koro, kiel gxi batis en vespera
silento pensante al la alia "rondo familia".

Ankaux pri sia malricxa klientaro de hebreaj laboristoj li
pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis
homarano, sed la sorto de l' malfelicxa gento priokupis lin.
Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da sxovinismo.
Kontrauxa partio de la "asimilistoj" ankaux ne placxis al li.
Per alia sxovinismo ili anstatauxis la unuan. Laux ili la Hebreoj
devus kasxe forgesigi sian genton, farigxante ecx pli polaj ol la
Poloj aux pli rusaj ol la Rusoj. Tio sxajnis al li malverajxo. Al
lumo kaj sincero li celis.

Laux lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte
kasxi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus
resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj.
En kelkaj landoj eklezio jam eksigxis el la fakoj oficialaj. De
nun ankaux apartigxu sxtato kaj patrujo.

Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aux alia regno.
Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaux ne kvazaux
gentsxangxuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neuxtrala
fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne
bezonas farigxi Polo aux Palestinano. Li estu simple honesta
Pollandano. Tiel li povos resti ankaux Hebreo kaj homarano, kio
estas la plej grava. Lerno de neuxtrala lingvo internacia unuigus
cxiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala
bazo kun cxiuj ceteraj gentoj.

Laux tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por
atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li gxin subskribis
"Homo sum" kaj elektis la titolon _Hilelismo_ laux la nomo de
Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en
Jerusalemo en la lastaj jaroj antaux Kristo. Plej auxtoritata
scienculo pri la Legxo, li cxiam klarigis gxin _laux spirito_,
dum Sxammaj kaj lia skolo pasie defendis gxin _laux litero_.
Dolcxa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon,
pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al
ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laux Hillel, homo
ne devus apartigxi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Cxiu
devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja
kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.

Tamen lia _Hilelismo_ ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en
Ruslando. Al partioj ambauxflanke gxi malplacxis. Gxi estis tro
idea. Ankaux gxi ja kontrauxstaris interesojn politikajn. Por
tion realigi, oni devus antaux cxio rekoni egalecon inter gentoj.
Gxis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al
rabenoj la auxtoro sxajnis tro liberkredema.

El cxiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aux suspektoj. Nur
malgranda nombro da spiritoj versercxemaj lin komprenis kaj
aprobis. La sxovinistoj lin malsxatis. Denove li suferis pro la
potenco de l' antauxjugxoj. Denove lin doloris soleco de l'
animo. Sed la fido restis sensxancela. Super gentaj diferencoj
homoj devas unuigxi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li
dedicxis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros":

  Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas . . .
    Ni semas kaj semas konstante. [2]

De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du
landoj ekfondigxis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj
societoj gxin subtenis. Aligxis jam konataj scienculoj. La movado
igxis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua
kongreso de l' Esperantistoj.

Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis,
cxu li ecx veturos tien. Vojagxo kaj elspezo estus grandaj.
Ankaux neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li
timis la rigardojn de tiom da vizagxoj novaj, nekonataj. Li sin
gxenis.

Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetigxis al
deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan
paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li
klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.

Kun edzino li vojagxis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.
Tie komencigxis semajno por li tre timiga. En cxefurbo la plej
brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin
akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al
li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li
tagmangxis kun plej famaj scienculoj de Francujo.

Tra cxiuj solenajxoj li sin tenis tre modeste, iom gxene, cxiam
delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana
kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke gxi
helpas diskonigi Esperanton antaux la publiko. Tial li elportis
cxion pacience. Ecx malfrue en vespero, tre laca, li akceptis
tamen jxurnalistojn scivolemajn. Al cxiuj pacience li respondis,
ne pri si, nur pri mondlingvo.

Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare
li travidis cxiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja
divenis, ke tuta la programo estis zorge arangxita dank' al
multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal,
Sebert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Cxi tio estis
ebla, cxar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista.
Morgaux vento politika povus blovi el kontrauxa flanko kaj
subakvigi cxion "internacian" sub ondego sxovinista. Tial estis
prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.

Sed la vera gxojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos
fratojn cxiulandajn. Tie li trovigxos en "la rondo familia".

Trans cxiuj stratoj de l' urbeto marborda balancigxis verdaj
flagoj kun la stelo de l' espero. Cxirkaux la teatro kunveneja
jam auxdigxis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela cxapo,
Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojagxa
vesto, cxarmaj Hispaninoj kun koloraj sxaloj renkontigxis sur la
placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis
la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis
muroj inter la popoloj.

Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En
kongresejon cxiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis
alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj
en la mano. La teatro de l' urbeto jam plenigxis. Tro malgranda
la cxambrego. Milo da samideanoj premigxis tie. De partero al
balkono zumadis Esperanto. Preskaux neniu vidis jam Zamenhof. La
plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga
letereto, ame konservata en arhxivoj de la grupo, aux per
portreto pendigita cxe muro de l' sidejo. Cxiu sciis ja parkere
liajn versojn kuragxigajn:

  Tra densa mallumo briletas la celo
    Al kiu kuragxe ni iras.
  Simile al stelo en nokta cxielo,
    Al ni la direkton gxi diras.

En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris
tiujn vortojn de _La Vojo_? Pri tiaj spertoj kunparolis
auxdantaro en plena salonego. Varmo vastigxis sub lamparo.
Ekscita tremo ruligxis tra l' amaso dum atendo. . . . Subite
eksonis la muziko de l' himno _La Espero_:

  En la mondon venis nova sento,
  Tra la mondo iras forta voko . . .

Samtempe cxiuj ni starigxis . . . Jen sur scenejo, kun estraro de
l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema,
kortusxita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam
griza. Cxio jam flugis aux svingigxis en aero, manoj, cxapoj,
tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li levigxis post salutoj de l'
urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Cxesis la
bruado. Cxiuj residigxis. Tra silento sonis liaj vortoj:

  "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la
  granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj
  kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por
  frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda
  ideo, kiu cxiujn nin ligas. . . .

  "Sankta estas por ni la hodiauxa tago. Modesta estas nia
  kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri gxi, kaj la
  vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos
  telegrafe al cxiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis
  regnestroj nek ministroj por sxangxi la politikan karton de la
  mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj
  ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj cxirkaux la modesta
  domo, en kiu ni trovigxas; sed tra la aero de nia salono flugas
  misteraj sonoj, sonoj tre mallauxtaj, ne auxdeblaj por la
  orelo, sed senteblaj por cxiu animo sentema: gxi estas la sonoj
  de io granda, kio nun naskigxas. Tra la aero flugas misteraj
  fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas:
  ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La
  fantomoj flugos en la mondon, korpigxos kaj potencigxos, kaj
  niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj gxuos . . .

  "Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la
  alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka
  komprenigxado kaj la nia! . . . Tie la membro de unu nacio
  humiligxas antaux la membro de alia nacio, parolas lian
  lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj rugxigxas, kaj sentas
  sin gxenata antaux sia kunparolanto, dum tiu cxi lasta sentas
  sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj
  kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu
  humiligxas, neniu sin gxenas; ni cxiuj staras sur fundamento
  neuxtrala, ni cxiuj estas plene egalrajtaj; ni cxiuj sentas nin
  kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la
  unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj
  popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel
  konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia
  sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian
  pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si
  reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al
  alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la
  tutan gravecon de la hodiauxa tago, cxar hodiaux, inter la
  gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun
  Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj . . .

  "Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado,
  nun en Bulonjo fakte komencigxas en pli granda mezuro la
  reciproka komprenigxado kaj fratigxado de la diverspopolaj
  membroj de la homaro; kaj unu fojon komencigxinte, gxi jam ne
  haltos, sed irados antauxen cxiam pli kaj pli potence, gxis la
  lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por cxiam. Benata
  estu la tago, kaj grandaj estu gxiaj sekvoj!"

Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li
sentis fortegan emocion. Cxu li povos legi plu? Io tamen pusxis
lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia vocxo kreskis kaj
farigxis lauxta. Trans la pagxoj, iom febre turnataj, li ekvidis
auxdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizagxoj
atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili cxiuj
kvazaux tiris vortojn el lia busxo. Li dauxris kun amo.

Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Sxlejer, pli frua
pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de
li kaj de volapukanoj. Li diris nur pri la granda laborado de
sia antauxulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris
pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l'
estonteco de fratigxo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la
celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein,
Wasxniewski, Trompeter. La tuta auxdantaro levigxis pro saluto
memora.

Profunda sento regis en la cxambrego. Tenante la paperon,
Zamenhof ektremis pli videble cxe la manoj. Cxu li povos eldiri
finon? Lia vocxo penis lastan forton:

  "Baldaux komencigxos la laboroj de nia kongreso, dedicxita al
  vera fratigxo de la homaro. En tiu cxi solena momento, mia koro
  estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la
  deziron faciligi la koron per ia pregxo, turni min al iu plej
  alta Forto, kaj alvoki gxian helpon kaj benon. Sed tiel same
  kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla
  homo, tiel same mi ankaux sentas, ke en tiu cxi momento mi ne
  apartenas al ia nacia aux partia religio, sed mi estas nur
  homo. Kaj en la nuna momento staras antaux miaj animaj okuloj
  nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro cxiu homo,
  kaj al tiu cxi nekonata Forto mi turnas min kun mia pregxo:

    "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
    Fontego de l' amo kaj vero . . .
    Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas,
    Sed cxiuj egale en koro Vin sentas . . .
      Hodiaux ni pregxas.

    "Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
    Kun dogmoj de blinda fervoro;
    Silentas nun cxiu disput' religia
    Kaj regas nur kredo de koro . . .

    "Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
    Auxskultu la vocxon de l' pregxo sincera,
    Redonu la pacon al la infanaro
      De l' granda homaro!

    "Ni jxuris labori, ni jxuris batali,
    Por reunuigi l' homaron.
    Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
    Sed lasu nin venki la baron . . .

    "La verdan standardon tre alte ni tenos;
    Gxi signas la bonon kaj belon.
    La Forto mistera de l' mondo nin benos,
    Kaj nian atingos ni celon.

    "Ni inter popoloj la murojn detruos,
    Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
    Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero
      Ekregos sur tero."

Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj
estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile
rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Cxiufoje, kiam
cxeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia.
Nova tempo ja naskigxis tiam. Ecx ne mondmilito povis gxin
detrui.

Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!

Naskigxo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla
kaj sincera. Manpremoj. Komprenigxo reciproka. Paroloj de
modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur
niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'
homigxo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min gxis tombo! . . .

Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj
vilagxoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine
krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaux?

Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!

[1] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof
al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Cxu
estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?"

[2] El poemo "La Vojo".




CXAPITRO VII.

Homarano.

  Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado
    en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
    Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj
    moroj. -- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
    Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
    Pri neuxtrala Templo.


Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaux cxio festo propaganda.
Tamen pri vastigxo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis
interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj
respondoj de la parolantoj. Sur neuxtrala fundamento cxiu sentis
sin egala kaj libera. Kiel cxiujn kongresanojn tio tre impresis
Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis felicxegan sperton,
ne nur lingvan, sed moralan:

  "Kiu auxdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis
  tiun plenan sengxenecon kaj kortusxantan fratecon inter cxiuj
  partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke
  cxiuj tiuj homoj ankoraux hieraux estis tute fremdaj unuj al
  la aliaj, ke ilin unuigis nur neuxtrala lingvo . . ., ke gxia
  facila lernado faris miraklon, kaj desxirante neniun de lia
  natura patrujo, lingvo, aux religianaro, donis al homoj de
  plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
  plej paca kaj sincera frateco." [1]

La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de
mondlingvo montrigxis unua pasxo plej efika.

Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovagxan kontraston,
elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si.
Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraux carisma
regado. Amaso da malricxaj laboristoj antaux la palaco peterburga
petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur cxevaloj
ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruligxis sur
negxo sangante.

En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo farigxis jam nacia.
Letoj, Ukrajnoj, Kauxkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por
repremi la dangxeron, la registoj uzis la metodon tradician:
"_Divide ut imperes_". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis,
kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita
"Nigra mano" estis fako tiucela cxe polico. Al diversaj urboj gxi
eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj
socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta cxiujn
stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli
facile. Tie logxas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de
l' butikoj, rabado kaj bucxado sonis baldaux. En Kauxkazo okazis
same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj
Armenoj.

Abomena vidajxo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof
sentis sian devon fari novan elpasxon. La gentoj lernu sin
defendi kontraux tiaj ruzoj. Ili lernu liberigxi de malamo,
evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub
titolo _Hilelismo_, li decidis igi tauxga gxenerale.

Al cxiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj,
ili devus senti sin homaranoj. Tial _Homaranismo_ estis la titolo
de la brosxureto, presita sen auxtora nomo en Peterburgo 1906.
[2] Gxi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento
kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron.
Antauxparolo mallonga gxin klarigis:

  "La homaranismo estas instruo, kiu, ne desxirante la homon de
  lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro,
  donas al li la eblon eviti cxian malverecon kaj
  kontrauxparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
  komunikigxadi kun homoj de cxiuj lingvoj kaj religioj sur
  fundamento neuxtrale homa, sur principoj de reciproka frateco,
  egaleco, kaj justeco."

La antauxparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel
pruvon, ke tia frateco estas ebla. Gxi tamen atentigis, ke oni ne
devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:

  "Ambaux ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni
  povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontrauxulo de la
  homaranismo."

Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, cxar li
volis eviti konfuzon. Tiu sxajna malkuragxo lin tre suferigis. En
1912 li publike formetis de si cxiun oficialan rolon en la aferoj
de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis
sian nomon sur la novaj eldonoj de l' brosxuro.

En Orienta Euxropo ekzistas inter gentoj du cxefaj elementoj de
malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj,
Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj;
Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon
gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo
kaj eklezio kuncentrigxas la naciaj sentoj. Tial en punktaro
Zamenhofa staras du cxefaj partoj: unu lingva-politika, alia
religia.

En sia hejma vivado cxiu parolu sian gepatran lingvon lauxplacxe,
sed li ne trudu gxin al homoj aligentaj, por ne gxeni aux ofendi
ilin. En okazo de kunveno li uzu neuxtralan esprimilon, kiel
Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn,
kiujn li deziras tradicie aux elekte, sed kun homoj alikredaj li
kondutu nur laux tiu cxi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi
deziras ke aliaj agu kun vi".

Same kiel, cxe parola fako, internacia lingvo prezentas
neuxtralan fundamenton por sengxena renkontigxo kaj fratigxo,
tiel ankaux io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la
nomo "Dio" aux sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton
neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kauxzo de kauxzoj en la
mondo materia kaj morala, aux de kelkaj nur en la morala. Neniam
ili malamu, moku aux persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu
Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda
barbareco riprocxi iun ajn pri lia lingvo aux deveno. Ili
konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kusxas en la koro de cxiu
homo sub la formo de konscienco, kaj ke la cxefa estas la estimo
kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel
aldonojn, laux unu, devigajn por li diroj de Dio, laux alia,
komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro,
laux tria, miksajxon de instruoj kaj legendoj aux moroj
starigitaj de homoj. Cxefe tiuj moroj akrigas diferencojn.

Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj
povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj _trudu_ la
gentan koloron de sia vidajxo al ceteraj. Filozofe la instruitaj
personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn
de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe
pli grava.

Tial Zamenhof insistis pri neuxtrala fundamento _mora_, ne nur
idea. Cxiutaga vivado en Euxropo orienta montras la neceson de
vidpunkto praktika. La faktoj gxin postulas. Saluto aux ne saluto
je sxtonkrucoj cxe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aux
Dimancxo kiel deviga festotago. Havo aux nehavo de longa barbo.
Jxuro sur Biblio aux per levo de la mano. Atesto kun cxapo aux
sen cxapo sur la kapo. Cxio simila povas sxajni tre ridinda
okcidente. Gxi tamen kauxzis oriente batalojn dum centjaro. Gxi
tuj jxetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaux insulton.

Ecx deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio,
juda lingvo estis legxe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj
oficialaj. Hebreoj devis enskribigxi anoncante cxu polan, cxu
germanan, aux ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni
povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj
katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj =
Germanoj. Ecx se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon,
cxiuj sin enskribis laux la genta religio, pro la nombro.
Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!

Tial Zamenhof preparis neuxtralan fundamenton ankaux per zorgo
rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimigxu je sincero. Sur
lasta pagxo de l' brosxuro staris preta respondaro por lauxvolaj
aligxantoj. Jenaj fakoj apartigxas: hejmo, patrujo, gento devena,
lingvo gepatra, lingvo persona, religio lauxkreda. Nur tia
demandaro ebligus cxiun diri plenan veron, ne perfidante
suferantajn samgentanojn.

Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia
gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja
konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur
pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia.
Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aux kun Poloj kontraux la
Hebreoj.

Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por
estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaux
cxiuj dek du punktoj de l' brosxuro povas celi du efikojn.
Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro
por legxaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de
Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus
fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Sxirajxoj de
l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj
cxiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.

Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste
legxfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon:
Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn
agojn. Jugxu ian homon ne laux gento, sed laux agoj. Lando
apartenas, ne al unu gento, sed al cxiuj la logxantoj. Ne trudu
vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la
nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al
regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo
estu ne celo, nur rimedo. Uzu neuxtralan lingvon kun
aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun
alikredaj homoj agu laux etiko neuxtrale-homa kaj helpema. Kun
homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.

En la unua brosxuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu cxiujn
landojn per neuxtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo,
Peruo, Belgujo, aux per aldono de sufikso _-io_ al cxefurbo, kiel
Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun
paragrafon kiel nepraktikan. Ankaux li fortrancxis multon el la
lasta punkto. En la komenco li proponis ecx starigon de templo
homarana en cxiu urbo. Aligxintoj devus:

  ". . . frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
  ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neuxtrale-homajn, kaj
  tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaborigxo de
  filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma,
  vivo-reguliga religio komune-homa. . . . En la templo homarana
  oni auxskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
  homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al
  la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn
  interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Cxi tiu
  templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero,
  bono, justeco kaj cxiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon
  al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por cxiuj
  malnoblaj malvirtoj; tiu cxi templo devas donadi spiritan
  ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la
  eblon sensxargxigi sian konsciencon, k.t.p."

Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondigxo de tia
komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian
spiritkontentigon en pregxejoj ekzistantaj. Laux lia celo kaj
espero la homaranoj cxiam plimultigxos en la mondo. Konstanta
komunikigxado ilin edukos sur la bazo de neuxtrala lingvo,
neuxtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj
fluos. Influo disvastigxos. Iom post iom, sen rompado, sen
ofendo, tute nature, cxiuj homoj kunfandigxos en unu granda homa
popolo de popoloj.

Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.

[1] El la brosxureto _Homaranismo_ de Zamenhof, eldonita sen
subskribo, Peterburgo 1906.

[2] Cxe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.




CXAPITRO VIII.

Kongresaj Paroladoj.

  La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
    deklaro. -- Gxeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
    Celo de l' Kongresoj. -- Kembrigxo 1907. -- Gxojiga impreso.
    -- Modesta kaj libera. -- Kontraux vorto "Majstro". -- Pri
    taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
    patriotismo. -- Parolado en Guildhall.


En Euxropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco
homarana. Tie sxovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan
vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita
logxantaro. Gxi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de
intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la
esperantisman movadon". [1] Estis do plej nature, ke tie preskaux
cxiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa,
ecx kiam ili ne subskribis la homaranisman aligxilon. Fakte nur
malmultaj tion faris.

Al Okcidentanoj, antaux mondmilito, ne tiel klare gxi aperis. La
krudaj spertoj sxajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj
farigxis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l'
_Espero_ kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna
ideo" de l' movado. Tamen iom gxenerale, senprecize. Sed kelkajn
interesis vere nur la lingva flanko laux gusto gramatika. Inter
ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en
Francujo.

Li ne venis Bulonjon. Li ne sxatis la "internan ideon". Kontraux
tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
_L' Esperantiste_. Profitante la sennoman aperigon de l' brosxuro
pri homaranismo, li gxin ridindigis unue. Poste li montris gxin
kiel gravan dangxeron por la sukceso de Esperanto.

Cxi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li cxiam agis
tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la
kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Gxi difinis esperantismon
oficiale kiel:

  "Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
  neuxtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de
  la popoloj kaj neniom celante elpusxi la ekzistantajn lingvojn
  naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
  komunikigxadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de
  publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
  batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti
  publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por cxiuj
  popoloj.

  "Cxiu alia ideo aux espero, kiun tiu aux alia Esperantisto
  ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por
  kiu la Esperantismo ne respondas."

Tiu cxi frazo devus suficxi. Sed la vorton "privata" kelkaj
personoj volus anstatauxi per "malpermesata". Sub influo de De
Beaufront aux alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al
Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas _nur_ lingvo, ili
diris; evitu ligi ecx tute private la esperantismon kun ia
_ideo_, cxar alie oni pensos, ke ni cxiuj havas tiun ideon, kaj
ni malplacxos al diversaj personoj, kiuj ne amas gxin!

"Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado cxe
la Dua Kongreso Esperantista en Gxenevo je 1906:

  ". . . El la timo, ke ni eble ne placxos al tiuj personoj,
  kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni
  devas cxiuj elsxiri el nia koro tiun parton de la esperantismo,
  kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis
  la cxefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu
  cxiam gvidadis cxiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne,
  neniam! Kun energia protesto ni forjxetas tiun cxi postulon.
  Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni
  evitu en nia agado cxion idean, ni indigne dissxiros kaj
  bruligos cxion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun
  doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forjxetos
  malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni
  ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi
  ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni
  volas havi nenion komunan!"

Pale staris Zamenhof en Gxeneva Viktoria-Hall eldirante tiun
frazon per lauxta kaj decida vocxo. Tremiga aplauxdego montris al
li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave
li povis diri, ke gxis nun Esperantistoj estis ne profitantoj,
sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aux
praktika utileco. Ilia celo kaj agiga cxefideo estis ja frateco
kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis dauxri kun
certeco, ke li esprimos la internan senton de cxiuj koroj:

  "Tiu cxi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de gxia
  naskigxo gxis la nuna tempo. Gxi instigis la auxtoron de
  Esperanto, kiam li estis ankoraux malgranda infano; kiam antaux
  dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la
  unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis
  kanton, en kiu post cxiu strofo estis ripetataj la vortoj:
  'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia
  himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; cxiuj
  verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj
  Esperantistoj cxiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam
  ni kasxis nian ideon; neniam povis esti ecx la plej malgranda
  dubo pri gxi, cxar cxio parolis pri gxi.

  "Kial do aligxis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun
  ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili
  ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
  la deziro helpi al iom-post-ioma unuigxo de la homaro? Cxu ili
  ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontrauxaj al iliaj propraj
  sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni
  revas, kvankam, pro negxusta timo antaux sensencaj atakantoj,
  ili penas tion cxi nei? . . .

  "Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
  konstanta mokado, sed ecx al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu
  malricxa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por
  ke sxi povu sxpari iom da mono por la propagando de Esperanto
  -- cxu ili cxiuj faris tion cxi pro ia praktika utileco? Se
  ofte personoj alforgxitaj al la lito de morto skribadis al mi,
  ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finigxanta vivo --
  cxu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne!
  cxiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la
  Esperantismo; cxiuj sxatis Esperanton ne tial, ke gxi
  alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke gxi
  alproksimigas iliajn korojn."

Laux la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel
agi plej sagxe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn
lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Gxi gajnis la
korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo
homarana. Nun pro necesa precizo de programo gxi timigus multajn.
Gxi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume
pli urgxis kulturi la komunan senton, celante taskojn
gxeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu
pli. Ili i dauxru kiel festoj de l' "interna ideo".

  "Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn cxiujare kunvenadis en
  Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
  tiel ni cxiujare kunvenas en la cxefurbo de Esperantujo, por
  vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio cxi
  estas la cxefa esenco kaj la cxefa celo de niaj kongresoj."

Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado cxe la
sekvanta granda kunveno cxiujara. Gxi okazis en Kembrigxo je
1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis gxojiga venko
vidi, ke aligxas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaux el
popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio cxi montris, ke ili vidas en la
Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan
ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . "La Kembrigxanoj
akceptas nin hodiaux ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili
profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili
komprenas kaj sxatas".

Efektive pri tiu punkto cxefe aludis la urbestro kaj aliaj
eminentuloj cxe l' antikva universitato. "Ni vidas novan
Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte
la lingvon en unu semajno. Cxie sonis Esperanto festante sian
dudekjaron: cxe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj
herbokortoj, sur sxipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj
skulptoricxaj.

La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon
de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la
multeco de l' venintoj cxiulandaj. Li tremis kortusxite, kiam la
granda auxdantaro levigxis por ekkanti unukore la himnon _La
Espero_. Tondre sonis kun orgeno de mil vocxoj tiu fina
profetajxo:

  Sur neuxtrala lingva fundamento,
  Komprenante unu la alian,
  La popoloj faros en konsento
  Unu grandan rondon familian.

Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro farigxis jam vera
popolo. Gxia vocxo ekauxdigxos tra la mondo. El tiu kerno
internacia la ideoj disvastigxos. Al gxi li povos nun sin turni
kaj paroli kvazaux al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La
kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa
kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter
homoj cxiugentaj frate kunvivantaj sur neuxtrala bazo. Bildo jam
profeta. Kuragxigo al animo. En Varsovio, cxe l' okulista
laborcxambro, la vidajxo lin vizitis ofte vespere post laciga
tago, kiam li pensadis, dum negxo falis trans la vitroj. De tiu
tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el
Kembrigxo espera gxojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur
lipoj de la Majstro.

Tiel cxiuj nomis lin. Sed li ne sxatis la titolon. Morale, ecx
preskaux fizike, la vorto gxenis lin. Ne majstro, sed homfrato
kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaux pro
libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la
cxenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaux cxio
placxis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris
al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala
posteno lin gxenis cxiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton
de la _Lingva Komitato_. Gxiaj membroj kundecidu pri aferoj de
vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj
auxtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia ricxa gastiganto
Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por
direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia
gusto.

Lia vivcelo estis la "interna ideo". Cxar la Bulonja deklaro nur
aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaux klare la
devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembrigxa li
plenumis tion:

  "Ni deziras krei neuxtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
  homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikigxadi, ne
  altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajxojn. . . . Por
  formuli precize cxiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
  ankoraux la tempo; ili formuligxos per si mem, iom post iom,
  per nia cxiujara kunvenado kaj kunvivado. . . . Cxiam pli kaj pli,
  komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej
  gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al
  cxiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al
  ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj
  kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj cxion cxi
  tion ni povos prijugxi, akcepti aux ne akcepti, sed ni neniam
  devos gxin blinde forjxeti antauxe. Cxar cxio, kio servas al la
  fratigxado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj
  muroj inter la popoloj -- se gxi nur ne enmiksas sin en la
  internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda
  standardo. . . .

  "En la profundeco de viaj koroj vi cxiuj sentas la verdan
  standardon; vi cxiuj sentas, ke gxi estas io pli, ol simpla
  signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj cxiujaraj
  kongresoj, des pli ni interfratigxos, kaj des pli la principoj
  de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj
  aligxas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto,
  aux eble ecx pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili
  faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraux sia propra
  volo cxiam pli kaj pli entirigxas kaj submetigxas al la legxoj
  de tiu lando. Iom post iom Esperantujo farigxos edukejo de la
  estonta interfratigita homaro, kaj en tio cxi konsistos la
  plej gravaj meritoj de niaj kongresoj."

Post la Kembrigxa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata
de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan
kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaux
katedrala cxambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto
multe pli glora: fremda regxo, venkinta generalo, prezidanto de
respubliko. Sub altaj arkajxoj de l' antikva festejo nun sonis
unuafoje la vocxo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto,
granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis,
neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj
malamo li kuragxis paroli delikate, sed klare, ecx energie.

"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo sxovinista en
cxiuj landoj kontraux sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena
li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la
atako estis prava. Se male gxi signifas amon, tiam li protestis
el tutkoro.

Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian.
Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter
la landoj, sed ankaux en sia propra patrujo konstante instigas
homon kontraux homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis
indigne:

  "Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al cxio,
  kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
  'amo', cxar en via busxo la sankta vorto malpurigxas!"

Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al
dolcxa kamparo cxirkaux la urbeto, al pejzagxo de l' knabaj
promenadoj, kiam suno je l' vespero rugxigas la montetojn kaj
nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun
fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj.
Rugx-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilagxo. Ili amis,
ili sentis cxion sia. . . . En urboj, kvar gentoj sin malamis:

  "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
  malfelicxa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi
  forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj
  songxoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos
  anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore,
  kaj pli sincere amas: cxu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri
  frateco inter cxiuj viaj logxantoj, aux cxu tiuj personoj, kiuj
  deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj cxiuj aliaj viaj filoj
  estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj!"

[1] Parolado de Zamenhof cxe l' Oka Kongreso Esperantista en
Krakovo, 1912.




CXAPITRO IX.

Lingvisto.

  Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
    "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
    Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
    legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
    William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. --
    Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.


Revojagxinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson
tre gxojigan. Sed nur du monatojn li gxuadis trankvilecon.
Kasxita glavo krevigis nubon en auxtuno.

Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antauxaj dek du jaroj, la
kauxzo cxefa kusxis tie, ke jam cxesis diskutado teoria pri la
lingvo mem. En la komenco, multaj aligxintoj proponis iun aux
alian reformeton. Demokrate Zamenhof auxskultis cxiujn, kaj
raportis en gazeto _La Esperantisto_ kun fidela zorgo. Sed la
sxangxoj proponitaj kontrauxis unu la alian. La unua rondo de l'
adeptoj spertis samon, kiel la auxtoro jam pli frue: nome, kio
sxajnas bela sur papero, tio montrigxas ofte nepraktika en la
vivo. Plie kio placxas al la unu, tio gxuste plej malplacxas al
alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per
dangxeraj rompoj?

En 1894 okazis du vocxdonoj de la centra Ligo. Ambauxfoje la
plejmulto rifuzis cxiujn sxangxojn. De tiam la movado kreskis
pli rapide.

Kontraux reformado staris cxefe kaj ecx fanatike markizo de
Beaufront. En Gxenevo li cxeestis la kongreson, kaj protestis kun
indigno kontraux la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn. [1]
Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li
teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' cxambrego. Tiu sceno
videble gxenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris vocxo de
Bourlet: "Judasa kiso".

Honesta kaj lojala, la Doktoro ne sxatis kredi la kulpigon. Kun
dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto
franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne placxaj, sed lia
merito restis granda.

En auxtuno post Kembrigxo kunvenis en Parizo estraro de la
"Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza
logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, gxi kolektis la
subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri
helplingvo. Gxi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke gxi
elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.

Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj
diverslandaj. Tri aux kvar cxeestis mem. [2] La ceteraj sendis
cxu amikon, cxu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu
advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel
prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin
ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj
dankemon.

Tiu fido estis trompata. Anstataux defendi la lingvon en la nomo
de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan
sub la nomo "Ido". Gxi enhavis gravajn sxangxojn de finigxoj,
vortaro, kaj gramatiko. Couturat gxin subtenis, cxar preparis
kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum cxiaj
sistemoj, _Spokil_, _Parla_, _Bolak_, ricevis advokaton, ofte
auxtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront,
la komitato decidis elekti Esperanton kun sxangxoj laux la senco
de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva
Komitato_.

Kiam la afero diskonigxis, indigno skuis la Esperantistaron. La
ekkrio de Bourlet cxie ripetigxis: "Trompo kaj perfido". Dum
ses monatoj de Beaufront neis cxion. Subite li konfesis, ke li
mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis
cxiujn sxangxojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la
projekton, kvazaux novan lingvon. Per konduto nek justa, nek
lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kauxzante la
enmikson de sentoj ambauxflanke. [3]

Zamenhof pli alte staris. Kvankam nauxzita, li proponis lasi for
la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la
sxangxoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja
preferis fidele dauxri sian vojon laux devizo de pariza Profesoro
Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel cxiam la Doktoro submetigxis
demokrate.

Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li
skribis:

  "Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi
  ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti
  _iniciatoro_." [4]

Laux lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton
de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed

  "Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la
  vivo tiel, kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj. . . .
  Kompetenta devas esti de nun, ne la auxtoro aux ia alia
  persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko,
  kaj la legxoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
  kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski
  kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiaj estis ellaborataj
  cxiuj vivaj lingvoj." [5]

Senfine oni povus multigi tiajn citajxojn de Zamenhof, por
ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montrigxis pli
scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Cxar vera
scienco respektas la faktojn. Gxi studas la vivon.

Ankaux scienco ne konas papojn. Dum cxiam modeste la
"iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aux
"natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontrauxe de
Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante
cxefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li
ecx eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj. [6] Li insistis
pri nura logiko, kaj malfidis cxion tro naturan. Tre ofte li
presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaux fakto gxis nun neniam
okazinta, estas malsagxe peti instruon de historio!" Rimarkinde,
la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita".
Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia
stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laux propra
komparo lia, Esperanto estis por li kvazaux marista signaro; por
Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj cxiam reprezentis du
komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun
veron.

Pri propagando, de Beaufront ankaux sxatis regon, kaj litere
malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia. [7]
Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke gxi ne
povis presigi libron, ecx de Zamenhof, sen lia cenzuro. [8]

Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:

  "Mi ne volas eldoni auxtore plenan vortaron kaj krei laux mia
  persona placxo la tutan lingvon de l' kapo gxis la piedoj. . . .
  Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun
  materialon, kiu estis por cxiu moderna lingvo en la komenco de
  regula skriba literaturo. . . . Kiam la lingvo suficxe
  fortigxos kaj gxia literaturo suficxe vastigxos, tiam ankaux
  tio, kio estas en mia brosxuro devos perdi cxian signifon, kaj
  sole kompetentaj tiam devos esti la legxoj de la plejmulto." [9]

La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj,
ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montrigxis
vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de
Courtenay. [10] Plie li studis medicinon. Li komprenis
naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj
rekonis cxe Zamenhof la metodon lauxsciencan. Interalie William
James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li
nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malsxatis _a priori_.

Jam antaux li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la
demandon pri mondlingvo. Gxi konkludis kiel Zamenhof. Ne
sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l'
afero, gxi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario
Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj
komencis gxin disvastigi. Li ecx batalis kontraux reformistoj.
Laux li, nur tauxgis natura disvolvigxo.

Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj
denove, dudek jarojn pli malfrue, cxe la kvara kaj sesa kongresoj
en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte
kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas
ilian lokon. Brancxoj aldonigxas. Floroj kaj fruktoj
plimultigxas. La trunko mem grandigxas. Sed la arbo restas unu
sama.

  "Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro,
  granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la
  evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post
  iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortigxas,
  aliaj cxesas esti uzataj. Cxio farigxas kviete, senskue, kaj
  ecx nerimarkeble. Nenie montrigxas ia diferencigxado de nia
  lingvo laux la diversaj landoj. . . . Nenie rompigxas aux
  difektigxas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova.
  Malgraux la fakto ke nia lingvo forte disvolvigxas, cxiu nova
  Esperantisto legas la verkojn de antaux dudek jaroj kun tia
  sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa." [11]

En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere
auxtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom sxangxi
Esperanton, antaux ol gxin oficialigi, kiel gxi agus? Por akcepti
kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aux cxesigi l'
akordigxon de l' adjektivoj en multnombro, cxu tauxgus subfosi la
tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci cxiun sperton per
alia vojo? Cxu necesus sxangxi kiom eble plej vaste la tutan
vortaron, kaj igi gxin multe pli malfacila por la popolamasoj?
Cxu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, cxe kiu ecx
Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence
latina sxajno?

Ne! tio estus nek sagxa, nek necesa. Suficxus, ke la Lingva
Komitato rekomendu la forlasojn aux aldonojn en uzado cxiutaga.
Post kelka tempo, kutimo ja farigxus sen ia rompo, se gxi
montrigxus tre praktika. Se ne, ecx decido la plej alta falus
morte. Efektive la sperto baldaux montrus cxu tio, kio sendube
estas pli facila en _uzado_, ne igas tiom pli malfacila la
_komprenadon_. Zamenhof ne tusxis tiam la temon pri gajno kaj
perdo, sed li konkludis modeste:

  "Cxio, kion mi diris, ne estas ia auxtora memfido, cxar mi
  plene konsentas kaj konfesas malkasxe, ke por sxangxi ion en la
  natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
  senpova kiel cxiu alia persono. . . . La Esperantaj radikoj de
  la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron
  de la vivo, ke ne povas jam cxiu deziranto sxangxi la radikojn
  aux sxovi la arbon laux sia bontrovo. . . . Cxiu, kiu volos
  kontrauxbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
  fortojn."

[1] Kontrauxe Zamenhof cxiam konsilis elprovi novajxojn per uzado.

[2] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24
oktobro 1907.

[3] Ecx idistoj bedauxras tion. En sia _Historio di nia Linguo_
Lusslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie cxi) me
intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko)
di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto
samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."

[4] _Dua Libro_, Varsovio 1888.

[5] _Aldono al la Dua Libro_, Varsovio 1888.

[6] _Commentaire sur la grammaire Esperanto_, Paris, Hachette,
1903.

[7] Vidu _L' Esperantiste_, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato
de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu cxi
komitato, oni nepre _devas_ sin turni pri cxio, kio koncernas
propagandon. Al gxi, kaj _nur al gxi sole_, apartenas la devo kaj
la _rajto_ gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L.
de Beaufront, prezidanto).

[8] Tiun kontrakton mi legis mem en arhxivoj de familio Zamenhof.

[9] _Aldono al la Dua Libro_, 1888. Pri tiu cxi temo kaj pri
malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli
detalajn studojn en _Historio de la lingvo Esperanto_ (Edm. P.),
Unua parto, Gxenevo 1912.

[10] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de
Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.

[11] Tiun saman sxaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj
"Lingvaj Respondoj", eldonitaj de _La Revuo_.




CXAPITRO X.

Verkisto.

  Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
    Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
    Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozajxoj.
    -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
    Versajxoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.


Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retrovigxas ankaux en la
stilo Zamenhofa. Li ne estis hxemiisto, astronomo, matematikisto,
aux ecx nur lingvisto, teorie diskutanta cxe komitato. Li estis
verkisto. De l' frua infaneco li montrigxis jam poeta. Arto lia
estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento gxenerala
lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto
gxis tiam, kiam gxi fluis tute dolcxe. Li gxin eldonis nur tiam,
kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam gxi
aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la
tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tirigxis el la
lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis
gxian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo
lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel
ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon". [1]

Iam Dante formis kvazaux propran lingvon el diversaj dialektoj de
l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan
elementon el dialektoj hindo-euxropo-amerikaj por esprimi grandan
penson pri frateco homa. La laboro kaj altigxo estis ja pli
grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspezigxis en
la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aux
impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla,
senpretenda. Tamen gxi esprimas forte la sopiron de l' homaro.
Tamen gxi inspiris milojn.

Kelkaj prozajxoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en
la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l'
estonteco.

Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj
jam pli ricxaj. Por ili cxio estos preta. Tiel li esperis. Ankaux
pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon
tradukante cxefmajstrojn el diversaj landoj.

Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke
homara lingvo valorigu tiun trezoron por cxiuj popoloj.

Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub
la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto _Hamlet_ de
Shakespeare, _Ifigenio_ de Goethe, _Dandin_ de Moliere, _La
Rabistoj_ de Schiller, _La Revizoro_ de Gogol. Lia bonega scio de
l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia
Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj.
Per lia plumo gxi refarigxis mirinda poemaro, kun ritmo de
paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:

  "Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto, vantajxo de
  vantajxoj, cxio estas vantajxo. Kian profiton havas la homo de
  cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio
  foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
  Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi
  rapidas, kaj tie gxi levigxas. Iras al sudo kaj reiras al
  nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj
  rondoj revenas la vento. . . . Estas tempo por naski, kaj tempo
  por morti. . . . Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
  estas tempo por gxemi, kaj tempo por salti. . . . Estas tempo
  por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj
  tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
  Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?" [2]

Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la
impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo;
tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.

  Ho kial ne fandigxas homa korpo,
  Ne disflugigxas kiel polv' en vento!

Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l'
patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:

  Spirito sankta aux demon' terura,
  Cxu el cxielo aux el la infero . . .
  Respondu. . . . Diru al mi, kial
  Sin levis el la tombo viaj ostoj.
  Kaj la cxerkujo, kien mi trankvile
  Vin metis, kial gxi malfermis nun
  La pezan sian busxon de marmoro,
  Por vin eljxeti?

Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli
ricxa per uzado de l' interna forto disvolvigxa. Post multjaroj
tiuj tradukajxoj restos ankoraux modeloj de lingvo cxarma, juna,
vivipova. Preskaux cxiuj literaturoj en Euxropo centra
komencigxis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola
dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la
germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis
la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi
tiun tekston kaj diversajn verkojn de cxefmajstroj, kiel parton
ja necesan de komenca fundamento.

De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra gxi brulis
tiu fajro kasxita interne en lia modesta persono. Tie montrigxis
vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj
kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan
amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:

  "Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio
  estas pli facila, ol ludi fortepianon -- oni ja bezonas nur
  ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian
  klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la dauxro de
  tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion
  -- sxajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas
  ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras,
  kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn,
  baldaux komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata,
  ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo,
  kiu kun tia memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano,
  fanfaronante ke li ludos pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras
  kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko." [3]

La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj
havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto
sentigxas. Cxe li, la ripetoj sxajnas ne sistemaj. Ili pezas,
kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li
sxirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontrauxdirojn jam
antauxe. Sed cxiam ideo kontraux ideo, klarigo kontraux
antauxjugxo, neniam homo kontraux homo. Tamen, ecx tia nepersona
batalemo en skribado lin timigis. Gxi ofendis lian noblan amemon
kaj sxajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de
_Homaranismo_, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan
de lia mano tiun cxi noton memorigan al si mem: "_Eviti cxion
agresivan!_"

De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite
diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo
sentema, delikata:

  "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
  malfelicxa patrujo . . ." [4]

Doloro, sed fido, kaj espero super cxio. Denove la profeta
vocxo:

  "Longe dauxros ankoraux malluma nokto sur la tero, sed ne
  eterne gxi dauxros. Venos iam la tempo, kiam la homoj cxesos
  esti lupoj unuj kontraux aliaj. . . . Kune kaj interkonsente
  ili celados cxiuj al unu vero, al unu felicxo." [4]

En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuragxo, al
obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la
ritmo iom unutona, sed impresa:

  Ecx guto malgranda, konstante frapante,
    Traboras la monton granitan. [5]

Antaux l' apero de l' _Unua Libro_, li verkis pri doloro kaj
sopiro siaj: _Mia Penso_, _Ho mia Kor'!_ Poste, lia penso jam
fandigxis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta
signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de
la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj
auxdigxas per _La Espero_, nun fama tra la tuta mondo:

  Ne al glavo sangon soifanta
  Gxi la homan tiras familion:
  Al la mond' eterne militanta
  Gxi promesas sanktan harmonion.

Tiel Zamenhof farigxis la popola poeto de fervora homareto.
Ankaux tie li sxatis forgesi tute sian personon kaj nur elvocxi
la internan penson de cxiuj. Kuna sufero, kuna gxojo; cxia sento
gxenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, cxio plej alta
aux profunda en komunaj spertoj, tio trovis cxe li esprimon plej
sinceran:

  Se longa sekeco aux ventoj subitaj
    Velkantajn foliojn desxiras,
  Ni dankas la venton, kaj repurigitaj
    Ni forton pli fresxan akiras.

Tiun cxi kanton, _La Vojo_, li verkis jam antaux la Bulonja
kongreso. Same _Al la Fratoj_ ecx pli frue. Melankolie sonas
ankoraux multaj versoj, sed kiel en Sxopena marsxo, post malgxoja
malrapido, jen subite blovas vigla muzikajxo kuragxe antauxen:

  Ne mortos jam nia bravega anaro,
  Gxin jam ne timigas la vento, nek staro.
  Obstine gxi pasxas, provita, hardita,
    Al cel' unu fojon signita. [6]

Cxe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, sxvelis koro
sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en cxiu verkajxo revenas la
vortoj "celo" kaj "obstino". Laux arta vidpunkto pli sxatinda
estas miaguste la _Pregxo sub la verda standardo_, [7] kaj ecx
multe pli la prozajxoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al
ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro sxajnas kredeble tro
simpla, ecx naiva. Same ankaux aperas cxiuj restajxoj el komenca
literaturo en komuna lingvo de nacio naskigxanta. Sed kiu
komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis
ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora
trezorajxo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikigxas por ilin
lauxdi. Naiveco farigxis cxarmo, simpleco, arto la plej granda.

Tiel estos eble pri versajxoj Zamenhofaj, cxar ili esprimis
unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton
de l' homaro vekigxanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli
malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per
orelo de genio, auxdis en profunda koro de l' homaro la sopiron
al hela lumo de frateco!

[1] _Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia_, 1899.

[2] El _La Predikanto_, cxapitroj 1-2. Granda parto de tiuj
tradukoj aperis en _La Revuo_ (eldonita de Hachette en Parizo) al
kiu Zamenhof kunlaboris tiel.

[3] _Esenco kaj estonteco_, 1899 (Fundamenta Krestomatio).

[4] Parolado en Londona Guildhall, 1907.

[5] El _La Vojo_.

[6] _La Vojo_. Fundamenta Krestomatio, 1903.

[7] Citita en cxapitro VI.




CXAPITRO XI.

Etika Pensulo.

  En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
    -- Ondo sxovinista. -- Eksigxo Krakova 1912. -- Pri
    Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
    Neuxtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
    al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
    Ekmilito.


Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis cxiujare novan verkon
sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis gxin
kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos gxia temo.
Kvazaux profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu
fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en
silenton.

Pri la lingvaj temoj li ne sxatis insistadi. Li preferis cxiam la
homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis proprajxo lia. Nur
gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaux deziris ne
ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en
septembro 1909. Kelkajn tagojn antauxe, ribelo eksplodis en la
urbo. Armitaj kavaliroj ankoraux rajdis en la stratoj. Largxaj
fendajxoj trastrekis la murojn de l' pregxejoj. Du tagojn post la
fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam cxiuj estis
for. Sed la Regxo ankaux sxatis Esperanton. La hispana ministraro
ecx invitis oficiale per la vojo diplomata cxiujn registarojn
alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je
danko la malferman paroladon.

Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita
Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li farigxis.
[1] Tie li revenis al sia temo plej kara:

  "Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per
  vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis
  ne cxiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj
  akceptis la _internan ideon_. . . . Oni cxie komprenas, ke
  U.E.A. liveras tauxgan neuxtralan fundamenton por cxiuj
  interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu cxi reciproka
  sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj,
  kaj forigxos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan
  interkomunikigxon." [2]

En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis
rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia
lingvo.

Cxu malamo inter gentoj havas kauxzon politikan? Ne, Vienanoj
kaj Dresdenanoj simpatias, malgraux la landlimo. Dume Slavoj kaj
Germanoj batalis en Auxstrio kaj ekstere. Cxu gxin kreas konkurado
ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj
malricxuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj.
Se ekzistus inter ambaux gentoj kompreno reciproka, la milito
estus malfacila. Cxu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, cxar en
unu sama gento jam ekzistas tiaj. Ecx nigruloj ne suferas pro
koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara
tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja
kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura sxangxus tion post kelkaj
generacioj.

Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan
antauxjugxon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj
verkoj, kiom miksite jam kunigxis cxiuj rasoj en Euxropo. [3]
Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.

  "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam
  la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . .
  Dauxros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas
  interne de cxiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj
  politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej
  terura el cxiuj, la malamo intergenta, tute malaperos."

Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne
tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan
kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj auxdos per oreloj, kiel
neuxtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.

Tra la tuta mondo, pli forta blovo sxovinista jam sentigxis
cxie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj
al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastigxon de la
lingvo per lia kredo politika-religia. Cxie, pro malfido al
najbaro, registaroj timis, aux ecx persekutis la ideojn pri
frateco inter homoj diversgentaj. Ecx en paca Belgujo, en
Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro
proksimeco al pli potencaj sxtatoj.

Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne
majstro, sed libera! Jam lia sano difektigxis. Ankaux fizike lia
koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Lacigxo peza. Antaux ol
morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La
lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neuxtrala
fundamento morala devas starigxi krom la lingva. Gxuste kontraux
fluo sxovinista levigxu pli alten la standardo homarana. Urgxas
voko. Urgxas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco
oficiala. For la majstreco kaj la cxenoj! Kion li ne povis en
Kembrigxo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la
kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:

  "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaux_
  vi; poste, se mi povos veni, vi cxiam vidos min nur _inter_
  vi."

Tiel li parolos cxe la dudek-kvina jubileo de la lingvo
Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.

En auxgusto 1912, l' antikva pola cxefurbo auxdis la kanton de la
cigno. Tie gardas la muregoj mezagxaj. Tie staras la dikrondaj
turoj. Tie dormas sub arkajxoj de Vavel la mortintaj regxoj de
nacio krucumita. Kiel sxtonaj figurajxoj, ili silentas kun
pregxantaj manoj. Ili kusxas en cxerkejo sub kapelo Sigismonda.
Kune dormas en eterno la poeto Mickievicx. Tie sur la placo, post
la jxuro cxe Sankta-Mario, la popolo aklamis Koscxiusxkon. Tie,
en Universitato, Kopernik instruadis.

En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans
Polujo, kusxis tiu lando, kie naskigxis esperantismo. Zamenhof
adiauxis la honorojn:

  "Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, cxar mia
  koro estas plena . . . sed hodiaux mi staras ankoraux en rolo
  oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
  rigardata kiel deviga kredo de cxiuj Esperantistoj. Tial
  pardonu min, ke mi pli ne parolas.

  "Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia
  estonteco gxi alkondukos iam la homaron? Tion ni cxiuj sentas
  tre bone, kvankam ne cxiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do
  hodiaux plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda
  sento; ni ne profanu gxin per teoriaj klarigoj."

En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, ecx ne sidis sur
estrado. Ame cxirkauxata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj
kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono
de l' brosxuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis
gxin. [4]

En antauxparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn:
Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma"
prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratigxo inter
homoj sur neuxtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala
kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian
kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi
la esperantistaron, kiel tuton, de cxia "suspektebla solidareco"
kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi gxin kiel batalilon por
ataki Esperanton.

Kiom nauxza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo,
tro alta super sia tempo, devis kvazaux honte peti senkulpigon de
malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn,
por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La
estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa.
Malgraux cxiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam
disportas tra la mondo la jxetitan semon. En multaj koroj gxi jam
kreskis. Prave sxovinismoj dauxros batali kontraux Esperanto. Gxi
minacas ilin je mortigo. Prave ili kasxe helpas konkurantojn por
instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen cxio
estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu
per l' alia. Cxar tie kusxas la vojo kaj la sorto de l' homaro.

En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel
cxi praktikan rimedon por pacigi la vivadon gxeneralan:

  Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la
  interna vivo de sia lingva aux religia grupo, la homoj por
  cxiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neuxtrale-homan, kaj
  vivu, laux etiko, moroj kaj vivarangxoj neuxtrale-homaj.

Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto,
insistante pri tiu cxi punkto: kulturo devas esti tuthomara.
Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian
lingvon kaj nacian formon de kulturo.

Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj.
Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia
unueco de l' popoloj komencigxis per si mem jam de longe. En
multaj regnoj, sxtato kaj eklezio jam apartigxis. Tiel grandigxis
homa libereco. Kiam cxie malaperos oficiala privilegio por tiu
aux alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaux sur tiu
kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neuxtrala
renkontigxo.

Tiu cxi paragrafo staris plej sxangxita en la dua eldono de l'
_Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Lauxsxajne Zamenhof
unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma
eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj
aux grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj
malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus
elekti inter ambaux. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis
kiel devojn de cxiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al
malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj
aligxo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al
liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neuxtralecon kaj
savi sian posteularon kontraux refalo en gente-religian
sxovinismon".

Tie kusxis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en
gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda
devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraux sia kredo, algluigxi al
tiu aux alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aux por ne
perfidi siajn samgentanojn.

Homaranismo helpos forigi tiun cxi devigon al malsincereco. Sed
ankaux tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale
ateista. "Liberpensuloj" ofte farigxis fanatikaj materialistaj
sektuloj. Liberkredano estu cxiu homo, kiu kredas je neniu el la
ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus arangxi neuxtrale-homajn
festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue
por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urgxa
estis tiu flanko praktika. [5]

Oni devas ja memori, ke gxis la rusa Revolucio 1917, granda parto
de Euxropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je
l' Okcidenta. Sed cxu iam estos gxenerale akceptataj arangxoj
ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof
revenis poste al sia pli frua ideo. Ecx se ne cxiuj religianoj
povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur
liberkredaj kunvenu por prepari neuxtralan religion, evitante
cxion ofendan al iu konscienco.

Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli
altaj temoj, unuigxo venos, ecx malrapide, kaj influos la
cxirkauxan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forsxiri iun
homon de lia kredo, se gxi donas al li la internan kontentigon
kaj eksteran fratemecon. Ankaux en tio li konsentis kun
pragmatika filozofo James. Sed ekzistas cxie milionoj da homoj ne
kredantaj je sia religio. Ili nur profitas gxian kadron eksteran.
Ili baptigxas, edzigxas, enterigxas laux gxiaj ritoj. Tion
farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Ecx pli grave, ili
sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio
estas bedauxrinda. Baldaux ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj
parolas nesame.

Se homo nekredanta forlasas pro sincereco cxiun eklezion, kaj
forjxetas kune cxiun eksteran moron, feston, aux solenon
religian, tiam ankaux la gefiletoj suferos pro vivado tro proza.
Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto,
kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:

  "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj
  reguloj; gxi bezonas impresojn kaj senteblan eksterajxon.
  Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en
  la koro tiun felicxon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas
  la pregxejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la
  koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam gxi
  vidas alian infanon, eble tre malricxan, sed kun felicxa koro,
  irantan en sian pregxejon, dum gxi mem havas nenian gvidantan
  regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! . . . " [6]

Tria infano de Zamenhof naskigxis en 1904. Sxi estis filineto,
kiu montrigxis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis
sxian karakteron. La knabineto ja rimarkis cxion per okuletoj tre
klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun trancxajxoj de
sxinko. Laux kredo izraela, tio estis peko kontraux Dio. Religio
malpermesas uzi karnon porkan. Same cxe katolikoj mangxi viandon
vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?

En pregxejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentrajxoj
flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al
eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaux
krucumitaj. Kial ne farigxi pola kaj kristana?

Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj
knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj sxovinistaj. Amikecoj
simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo
kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente jxetis brakojn
cxirkaux lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan
korsuferon.

El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan.
Ili sxatis nur la kadron eklezian. Cxu do preferi ateismon?

  "Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj
  kun nepra nekredo je Dio, ne por cxiuj estas akceptebla) ne
  multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,
  cxar ligi la homojn povas nur sameco _pozitiva_, sed ne
  _negativa_. Alproksimigxas inter si nur tiaj du homoj, kiuj
  ambaux akceptis por si la samajn religiajn principojn en
  difinita formo _konkreta_; sed senreligiulo el unu religio kaj
  senreligiulo el alia religio restas cxiam fremdaj al si
  reciproke, kiel antauxe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al
  la homo neniun pozitivan apogon, dauxras ordinare ne longe, kaj
  la filoj aux nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la
  ekzistantaj religioj, almenaux al gxia eksterajxo. Cxiu
  konkreta religio, kia ajn gxi estas, heredigxas senfine en
  maniero auxtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti
  heredata." [7]

Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj,
kiuj perdis kredon, devas starigxi vere neuxtrala religio, varma,
bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aux sercxantoj al
Dio cxiugentaj, cxiulandaj, kaj cxiutempaj devas trovi tie
komunan kuragxigon al auxskultado de l' konscienco, komunan
proksimigxon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema.
Kontraux neniu religio gxi estu konstruita kaj cxiuj kredantoj
povu ankaux renkontigxi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj
dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataux
"religio", cxar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan
kredon aux teologion.

  "Lasante al cxiu homo plenan liberecon havi tian internan
  kredon, kiu sxajnas al li plej bona, ni proponas nur krei
  neuxtralan _eksteran kadron_, kiu povus etike, more, kaj
  komunume unuigi inter si cxiujn memstare pensantajn homojn,
  sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aux
  hipotezoj de cxiu el ili.

  "Ni proponas starigi _neuxtrale-homan etikan regularon_, kiu
  povus fari el la _homoj_ homojn kaj forigus la abomenindan
  gentan sxovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la
  gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute
  senvalora, kiel multaj aliaj gxisnunaj belaj teoriaj principoj,
  ni proponas doni al gxi la formon de tute konkreta, por cxiam
  fiksita, infanagxe ensucxebla, kaj auxtomate heredebla
  religio." [8]

Tiun cxi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze
de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en
Parizo en auxgusto 1914. Sed la cxirkauxa sxovinismo timigis la
parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian
kunvenon, ecx privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaux ne
konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron
al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj
nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' auxtoro mem de la lingvo
iniciatas tian aferon? La ondo sxovinista farigxis tiel forta,
ke cxio simila dangxerigus ecx la pacan bonvenon al fremdaj
kongresanoj.

Denove korvundita, sed cxiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed
je kio do utilis la Krakova eksigxo? Cxu nur la morto igos lin
libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al
Parizo kaj diskuti kun amikoj pri arangxo de speciala Kongreso en
neuxtrala lando.

Vojagxe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum
plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al bucxado.
La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Euxropo
pretigxis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra
minacis aeron. . . .

Tro malfrue. Tro malfrue. . . . Io rompigxis en koro Zamenhofa.

[1] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.

[2] Plena teksto en gazeto _Esperanto_, n-ro 62, Gxenevo, 20
septembro 1909.

[3] Prof. Eugene Pittard: _Les races chez les belligerants_,
Geneve 1916.

[4] _Deklaracio pri Homaranismo_, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid
1913. Havebla cxe redakcio de _Homaro_, S-ro A. Thonney,
Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).

[5] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en cxapitro VII.

[6] El projektata Alvoko al Kongreso por neuxtrale-homa religio.

[7] El manuskripto pli supre jam citita.

[8] El sama.




CXAPITRO XII.

Homo cxe Morto.

Milito -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
  Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro. --
  La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso.
  -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo --
  Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro.
  -- Grandeco de Zamenhof.


  Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
  Sed gxi sin dividis batale;
  Popolo popolon atakas kruele,
  Frat' fraton atakas sxakale.

Tiuj versoj ehxadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al
Varsovio, senpaka, sensegxa, senmangxa, senhora, en vagonoj
plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis,
cxiam vigla, senlaca, flegema.

Malsano kaj malgxojo lin premis cxe koro. Hejme li restadis nun.
Li povis nek marsxi, nek spiri facile. Cxirkauxe la batalo
teruris. Pafilegoj ektondris cxiam pli proksime. Flugsxipoj
jxetis bombojn sur la urbon. Ecx unu falis en la straton Dzikan.
Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimigxis. Kio
estas ja dangxero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj
sxovinistaj pasioj cxie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el
kagxo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo,
malmoralo. La milito venenis cxion. Dume suferis senkulpuloj kaj
heroe falis amasege.

En Varsovio la vivado farigxis abomena. Rusaj armeoj plenigis la
urbon. Kozakoj trarajdis. Cxerkesoj tramarsxis, kantante
lauxritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj.
Kontraux ili turnigxis la incitoj. Ilia lingvo similas la
germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al
rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraux judaj
butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis
ecx Zamenhof, "dangxeran internaciulon". Mi lin vidis en
printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo dissxirita pro la
malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al
kongreso homarana.

Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la
tuta mondo diskolerigxis en kontrauxaj sxovinismoj, li restis
fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis
partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio
1914 li skribis al la organizantoj:

  "Mi mem bedauxrinde devas stari flanke de la afero, cxar laux
  miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min
  kun la celado kaj idealoj de speciala gento aux religio. Mi
  estas profunde konvinkita, ke cxiu nacionalismo prezentas por
  la homaro nur plej grandan malfelicxon, kaj ke la celado de
  cxiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke
  la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda
  reago -- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de
  gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas
  nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta;
  ambaux naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran
  rondon de malfelicxoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se cxiu
  el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starigxi sur
  grundo tute neuxtrala.

  "Tio estas la kauxzo, pro kiu mi, malgraux la korsxirantaj
  suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea
  nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
  _absoluta_. Mi estas profunde konvinkita, ke per _tio_ mi
  alportos al mia malfelicxa gento multe pli da bono, ol per
  celado nacionalisma."

Ecx la persekuto kaj teruraj batoj kontraux la Hebreoj dum la
milito ne sxangxis tiun cxi vidpunkton. Sed kiu auxdis Zamenhof
parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korsxiran doloron pro
ili, tiu povas kompreni _kiom_ li oferis sur la altaro de l'
fideleco al supergenta idealo.

Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron
al diplomatio". Eble gxi estas lia skribajxo la plej forta.
Bedauxrinde gxi aperis tri aux kvar jarojn tro frue antaux la
tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon gxin
represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Euxropo li sin
turnis per profeta voko: "Cxu vi komencos simple refaradi kaj
flikadi la karton de Euxropo? Cxu vi simple decidos, ke la
terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la
gento Y?"

Laux Zamenhof nur unu decido povus savi Euxropon de kruda
sovagxeco. Gxi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu cxi
principo: "_cxiu lando morale kaj materiale plene egalrajte
apartenas al cxiuj siaj filoj_". Sed por efektivigi tion, estus
necese nomi la regnojn per neuxtralaj nomoj geografiaj, anstataux
per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin
kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aux Poloj estis premataj. En
lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj,
Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antauxa "Serenisima
Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur
pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono",
"Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon
kvazaux sian kaj la ceterajn logxantojn kiel fremdulojn
toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando,
kaj revenis al sia ideo pri neuxtralaj nomoj kun sufikso _-io_.

Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn legxojn
sub internacia garantio:

  "1) Cxiu regno apartenas morale kaj materiale al cxiuj siaj
  naturaj kaj naturigitaj logxantoj, kian ajn lingvon, religion,
  aux supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas
  havi pli grandajn aux pli malgrandajn rajtojn aux devojn ol la
  aliaj gentoj.

  "2) Cxiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aux
  dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li
  volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj
  speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per
  komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo
  regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron
  speciale lokan, anstataux la regna lingvo povas esti uzata alia
  lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por gxi sian
  konsenton. Sed la lingvo regna aux urba devas esti rigardata,
  ne kiel humiliga tributo, kiun sxuldas gentoj mastrataj al
  gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de
  la malplimulto al la plimulto.

  "3) Pro cxiuj maljustajxoj, farataj en ia regno, la registaro de
  tiu regno estas responda antaux konstanta Tut-Euxropa Tribunalo
  starigita per interkonsento de cxiuj Euxropaj regnoj.

  "4) Cxiu regno kaj cxiu provinco devas porti ne la nomon de ia
  gento, sed nur nomon neuxtrale-geografian, akceptitan per
  komuna interkonsento de cxiuj regnoj."

Iam venos tempo, post longa nauxzo pri militoj, kiam tiuj cxi
principoj estos avide sercxataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj
el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915
proponitaj de Ludoviko Zamenhof.

Vespere, la 1-an de julio 1915, la cxielo rugxe fajris cxirkaux
Varsovio. Forirante, la Rusoj cxie brulis la rikolton. Oraj
kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene,
germana regimento enmarsxis regulpasxe. Post pli ol unu jaro,
pola ekregistaro starigxis apud prusa generalo. Ankaux tiam la
militistoj ne sxatis la Hebreojn. Maldikaj, malricxaj, seninfluaj
je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj
nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj.
Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj
mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaux
supa disdonejo. Mankis pano.

Al Zamenhof aero mankis ecx pli. Por lin savi, la edzino lin
devigis transloki la logxejon apud Gxardeno Saksa. Cxe Krolevska
41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallauxte.
Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstatauxis lin kiel okulisto
cxe la strato Dzika. Sed li bedauxris, ke li forlasis la tieajn
malricxulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato
Aleksandro jxus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en
Hxarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito.
Cxagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj
Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" -- li demandis. Pri juna
kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere cxe l'
kameno. Sur la muroj estis cxie memorajxoj de l' kongresoj,
Bulonjo, Kembrigxo, gxojaj tagoj. Ankaux tie staris portreto de
l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.

Ankoraux li laboris pri homarana ideo. "Gxi estas ja la celo de
mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por gxi mi
fordonus cxion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova
cxi tie, fortrancxita el mondo!" Li antauxvidis morton, kaj li
sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaux
starigi l' aferon. Poste trovigxos helpantoj por gxin vastigi tra
la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuigxo.

Jam en auxtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La
terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la
homoj, instigas min, ke mi, malgraux la gxisnuna malbona sukceso,
nepre penu arangxi kongreson de homaranoj". Sed la milito
longigxis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis
vastan kongreson universalan por neuxtrale-homa religio. Sed
antauxe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan.
Al gxi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster
Esperantistaro.

Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la
lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito
dauxris. Sur la manuskripto tiu dato kusxas trastrekita. Li
skribis sxangxe: "en la unuaj tagoj de auxgusto 1917". En marto,
la milito dauxris cxiam. Cxu senfine? Cxu li vidos iam pacon?
Denova korektajxo montras krajone, kaj ecx tragedie, cxi tiujn
vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".

La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Cxiu spiro
farigxis turmento. Li devis ne kusxigxi, nur sidi aux stari. La
Rusa Revolucio, levigxinta sen mortigoj, donis al li novan
esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Cxu ili scios
dauxre liberigxi interfrate kaj sensange, kiel komencite?

Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urgxe. Nova
homaro devas organizigxi. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom
turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!

  Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
  El mia brusto nun ne saltu for!
  Jam teni min ne povas mi facile,
    Ho, mia kor'!

Ripozi, dormi ecx kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin
permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendigxis
sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li
sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita!  . . .
Sed jam li eksufokigxis. Li volis voki. La vocxo haltis en lia
gorgxo. Jen alkuris la edzino. Sxi helpis lin residi. Ve! jam
cxesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la
ripozo liberiga.

  Ho, mia kor'! Post longa laborado
  Cxu mi ne venkos en decida hor'?
  Suficxe! Trankviligxu de l' batado,
    Ho, mia kor'!

En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj
akompanis la cxerkon al tombejo. Malgxoje kantis poeto Belmont:

  Ne venis Polujo kadavron honori
  De filo pollanda, de monda sagxul' . . .
  Ho kiel sangigxis en mi pola kor' . . .
  Malricxaj Hebreoj nur venis post cxerko
  Cxar mortis bonkora helpant' okulisto.

Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj cxiujare lin aklamis
en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj,
Grabowski, Belmont, germana sxipestro Neubart, povis diri
adiauxon en la nomo de tiu cxiulanda popolo, kiu lin amis kaj
priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia.
Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo,
en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj
kortusxitaj.

Kiel enterigo de Tolstoj inter cxirkauxaj vilagxanoj, gxi estis
la plej alta, la plej tauxga simbolo. Efektive nur mortis la
homo, la viro 57-jara, la malricxa okulisto. Sed la granda verko
restis. Ankaux la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti.
Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj
lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos cxie lia semo pensa.
Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro
rekonos lin gvidanto al frata repacigxo.

Sur lia skribotablo kusxis lasta manskribajxo krajona, nefinita.
Gxi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion
kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon
al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li
supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia
persono li estis cxiam silentema. Liaj proksimuloj ecx ne povus
respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure,
modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun cxiuj, neniam
ofende per ago aux parolo kontraux iu ajn, cxiam simpatie
auxskulteme al ceteraj homoj, ecx al tedaj. Al cxiuj, edzino,
fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo
sankta. En turmentaj horoj cxiu venis al li por konsilo. "Li
neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian
portreton sub sxia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en
okuloj de l' servantoj?

Sur papero kvarpagxa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin
interrompis. Sur tri pagxoj kusxas antauxklarigo. Li petis
senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto.
Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri
ekkredo. Antauxproteste li notis:

  "Cxio, kion mi nun skribas, naskigxis en mia kapo ne nun, sed
  antaux kvardek jaroj, kiam mi havis la agxon de 16-18 jaroj;
  malgraux ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn
  sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio
  kaj pri senmorteco preskaux tute ne sxangxigxis."

Tamen li antauxvidis, ke tiu cxi artikolo al multaj tre
malplacxos:

  "Dum en la mondo scienca mi perdos cxian estimon, mi samtempe
  en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation,
  versxajne nur atakon, cxar _mia_ kredo estas tute alispeca ol
  _ilia_ kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi
  ne povas."

La kvara pagxo nur estis komencita. La skribado estas preskaux
nelegebla:

  "Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
  mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo,
  en tiu formo, en kiu instruas mia denaskigxa religio. Mi ne
  memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
  religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
  nekredado mi atingis cxirkaux la agxo de 15-16 jaroj. Tio estis
  ankaux la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis
  en miaj okuloj cxian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi
  rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili
  nur sensencan pecon da viando, kiu kreigxis, oni ne scias pro
  kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
  malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaux forputros por
  cxiam, kaj dum cxiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj
  da jaroj gxi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
  mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Cxar estas ja
  tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . ."

Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la pagxo nur kusxis
noto pri la sekvo projektita. Post la nauxzo pri vivo kaj pri
morto, deksepjare li eksentis ion novan:

  "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke
  ekzistas iaj legxoj en la naturo . . .; ke io min gardas al
  alta celo . . ."

Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribajxo. Mortante, Zamenhof
forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis
propran kredon, ke li akiris sensxancelan fidon je unu forto
komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion
en la koro", ke li komprenis la dauxrecon de l' spirita laborado
trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn
kvazaux malsamajn vestojn de unu sama vero.

Jam antaux Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li
respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:

  "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli
  bela en la mondo ol _plena_ sekvado al instruo de Jezuo?"

Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, sxovinista,
mongajnema?

Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li
proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al
la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio
harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da
vivoj li donis gxojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed
helpi. [1] En tio li montrigxis siatempa. Granda kuracisto de l'
homaro. Li klinigxis ame super gxia korpo malsana, venenita. Li
komprenis la kauxzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur
parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaux serumon.

Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide.
Lia menso estis sagxa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni
rimarkis cxiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis
cxian frazistecon. Kiu, ecx plej humila Esperantisto, ne parolis
kun li cxe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj
respektis el tutkoro? Ecx per verko lin koninte, multaj homoj tra
la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilagxoj de
Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia
portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj
kampoj de Euxropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj
vidis lian bildon reve.

Nun, tiu skribocxambro lia, cxe domo varsovia, estas malplena.
Pie gxin konservas netusxitan la nobla vidvino. Kiom vastega la
manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie
la iloj okulistaj. Tie la pagxo nefinita. Silentas la horlogxo.

Iel regas en la cxambro atmosfero potenca, impresa, eterna.
Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu
homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj
malgrandajxoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuragxoj?

Li tamen amis cxiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi _tutan_
lian proponon al homaro. Tie sur la blanka pagxo kusxas lia
plumo. Gxi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas
nefinita. Kiu gxin dauxrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la
morto liberigis lin. Jam gxi donis flugilojn al lia penso. "Nun
de loko flugu gxi al loko. . . ." Nova mondo devas konstruigxi.
Morto kaj naskigxo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Gxi bezonas
absoluton. Li alvokas. Gxi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el
mizero gxenerala krias la sama voko, urgxa, korpremanta . . .

Auxdu, auxdu, kiel sxire gxi sonas!

[1] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado
de tute ellaborita skribmasxino en 1891-1892.






End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***

***** This file should be named 26359.txt or 26359.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/6/3/5/26359/

Produced by David G. Simpson

Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.