Project Gutenberg's Batalo pri la Domo Heikkilä, by Johannes Linnankoski

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.net


Title: Batalo pri la Domo Heikkilä

Author: Johannes Linnankoski

Translator: Vilho Setälä

Release Date: July 4, 2008 [EBook #25964]

Language: Esperanto

Character set encoding: ISO-8859-1

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ ***




Produced by Andrew Sly, Dave Morgan and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net






FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 1.

JOHANNES LINNANKOSKI

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

  PERMESITE TRADUKIS
  VILHO SETÄLÄ

ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA

HELSINGFORSO, FINNLANDO

  PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S.
  HELSINGFORSO 1919.



Johannes Linnankoski

estas pseuxdonimo de _Juho Vihtori Peltonen_ (1869-1913), konata
kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando.
Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dedicxis
al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura
societo k. t. p. cxie montrante eksterordinaran energion kaj
praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis cxiujn
aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis
tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro
de elpensajxoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris
al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu
kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la
antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio,
batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo
al la Eternulo. Ankoraux pli populara igxis la sekvinta verko, romano
»Kanto pri la fajrorugxa floro» (1905), kies heroo estas
finna tipo Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed
cxarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidigxas kaj edzigxinte
evoluas gxis firma morala persono; verko tradukita en multajn
Euxropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj
»Batalo pri la domo Heikkilä»[1] (1905) kaj »La fugantoj», (1908)
ambaux priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata
kiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj
estas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaux en 1911
aperintaj dramaj poezioj.

  [Piednoto 1: Prononcu cx. _hejkila_, kun akcento sur la unua
  silabo. Aliaj nomoj en cxi tiu libro estas prononcataj:
  Paavola--_pa:vola_, Väliportti--_valiporti_, kun akcento sur la
  unua silabo. La sono _ä_ estas inter _a_ kaj _e_.]

Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem
kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, ecx
tendencemo de lia tuta vivlaboro, gxia potenca patoso, deviganta al
agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis
ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj
celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura
kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas
strangan virinecon en la vireca viro kaj donas cxarman songxemon al
la plej multaj el liaj verkoj. Cxi tiu antagonismo en lia karaktero eble
klarigas lian dramistan talenton.

Cxio tio rebrilas klare el la verko cxi tie prezentata al la
internacia publiko. Gxi estas unu el la plej reprezentaj el la
produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de
finna literaturo.



BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ




I.


Gxi estis kiel fermita horlogxo--la domo.

Ne lauxsxajne, cxar gxiaj pordegoj estis malfermitaj por cxiuj, por
cxiu vizitanto trovigxis amika vorto kaj cxiu mizerulo sciis, ke cxe
la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon--kaj tiun el
varma mano.

Sed esence gxi estis kiel sxrankhorlogxo, kiu certe montras siajn
cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon auxdate de cxiu, sed
zorge kasxas sian internan konstruon.

Ekzistas homoj, kiuj ne malkasxas al la proksimulo ecx antauxcxambran
anguleton el sia interna estajxo. Sed ecx el la movoj de la internaj
radoj de tiaj, sxajne komplete fermitaj horlogxoj elsxteligxas cxiam
iu sono gxis la oreloj de flankuloj.

El Heikkilä dum jaroj estis auxdata neniu klara ekkrako de rado,
nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis cxirkaux la tuta domo
kaj kasxiris kiel mistera resono funde cxe cxiuj agoj tie, sed kies
vera esenco restis neklara por cxiuj.

La fokuso de la enigmo estis la mastrino.

Sxi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj sxia tuta estajxo
prezentis ion sincere bonan kaj nekasxitan antaux cxiu. Sed nur gxis
difinita limo--kiu gxin transpasxis, pentis.

Kelkiuj tion provis.

Kelkaj sxiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de sxia
edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, cxu sxi estis
felicxa kaj tian ceteron. Sed tiam la antauxe tiom milda kaj amika
Anjo de Heikkilä rigidigxis kiel sxtono kaj jxetis, nenion dirante,
tian rigardon al la demandinto, ke cxi tiu sentis sin parolinta
nedece, kaj kvazaux petante pardonon komencis paroli pri alio.

Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaux provis sian
sxancon--nerekte, nature. Sed apenaux ili pintigis la busxon, kiam
ili vidis la mastrinon antaux si tiel malvarme trapenetranta, ke ili
nesciis, per kiaj langoturnoj sin elsxovi tra la pordo.

Plej mirinde estis, ke ecx la servistoj nenion sciis, kvazaux ecx
ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, jxuris cxiaman silenton. Cxu
ili estis malpermesataj paroli? Ne--ili lauxdire nur nenion sciis.
»La mastro estas tia, kia li estas, kiel cxiu vidas, kaj egalulon al
la mastrino oni vane sercxus en sep komunumoj, kiel cxiu vidas.» Jen
cxio. Cxu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de
la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn
tendenojn? Aux kio gxi estis, kiu envolvis cxion pri la domo kun
nepenetrebla krepusko?

Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter
gxiaj muroj batalis fortegoj--pri tio oni vidis kelkajn, estu
nemultajn, sxauxmelsxprucojn, kiuj siatempe kauxzis suficxe da
pridiskuto.

La mastrino estis la solfilino en la domo kaj edzinigxis tre juna.
Tiam, tuj post la festo, okazis en sxi unua sxangxigxo, okulvidebla
por cxiu--la gaja, sincera knabino igxis subite serioza kaj kasxema.
Tio estis des pli stranga, cxar la gajeco kaj malkasxemo estis
familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de antikvaj tempoj
ankoraux kun sesdek kaj sepdek jaroj egale gajaj, kiel la plej multaj
cxe dekses jaroj.

La aero estis plena je supozoj. Cxu sxiaj gepatroj devigis sxin al
kontrauxvola edzinigxo? Pri tio neniu havis scieton, kaj gxi estis
ecx nekomprenebla, cxar ankaux la juna mastro estis el familio
distingita kaj konsiderata kiel ricxa, kvankam kun iom malsimila
karaktero ol la Heikkilä'a. Cxu sxi eble havis junamiton, kiu
ankoraux ne forigxis el la menso? Ankaux tio estis neebla, cxar tiaj
aferoj ne restas sekretaj. Cxu la interrilatoj de la juna paro estis
malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj--la solajxo, pri kiu oni
sciis, estis la stranga sxangxigxo en la mastrino, kiu kvazaux
envualis en griza nubo cxion cxe sxi.

Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de gxojo--cxe naskigxo de infano. Gxi
estis knabo, kaj gxi kvazaux dissxutis varman sunlumon en la vivon de
la mastrino. Sed tio dauxris nur mallongan antauxtagmezon--poste cxio
refalis en la grizajxon.

Poste okazis sxangxetoj en la domo. La maljuna mastro mortis, kaj
kelkajn semajnojn poste ankaux lia edzino--tio lauxdire ankaux estis
familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia
edzo.

Kaj nun oni vidis la mirindajxon, ke cxe la juna mastro, kaptinta
la bridojn de la domo, okazis sxangxigxo. Nenia laboregisto li iam
estis; nur dum la plej urgxa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj
laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon cxe lignajxistaj
kaj tiaspecaj encxambraj laboroj. Nun farigxinte mastro, li lasis
cxiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion
cxion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsarki kaj novajn
konstruajxojn starigi--li intencis per unu fojo »reordigi Heikkilä'n
laux nova kredo». Fakte li komencis »reordigi» en proksima gastejo,
forsarkante sxtopilojn el la bierbotelaj busxoj kaj konstruante
vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkajxo, rumo.

La vojagxoj al la urbo ankaux plioftigxis, kaj la viro, antauxe
deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere, veturante kun
senbrida rapidego, draste kriegante cxe la vojkurbajxoj kaj en la
vilagxoj kaj aere svingante ledrimenan skurgxon. »Bildo de sia patro,
kvankam multe pli maldeca!» ekdiris la homoj la kapon balancante,
cxar vivegaj cxevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la
familio, kaj la rimena skurgxo transiris jam kiel hereda sceptro
tra du generacioj--kiel memorajxo pri iama cxefo de la familio,
ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nune la filo, siatempe la
avo-apudjugxisto[2] kriegis kaj ensorbis brandon kvazaux putra ligno,
kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan
tenigxon de apudjugxisto. En la filo subite ekkreskis cxiuj
distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis
neflekseblecon al la spino de la antauxaj reprezentantoj.

  [Piednoto 2: vidu vortklarigojn en la fino!]

Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan sxangxon cxe la
mastrino--sxi kredeble havis ian antauxsentan timon pri cxi tia
estonto. Tamen ne mankis ankaux tiuj, laux kies opinio la mastro
komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia.

La mastrino mem igxis dum tiuj tempoj ankoraux pli kasxema. Oni
apenaux ricevis respondon de sxi, kaj en sxiaj grandaj, bluaj okuloj
estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaux sxi demandis de la
tuta mondo, kion sxi nun devas fari.

Tiam sekvis unu la alian duo da okazoj, kiuj havis decidan efikon je
la sekvinta vivo en Heikkilä.

La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro hejmen. Nova
skurgxo ornamita per rugxa tenilsxnuro svingadis jam de malproksime,
kaj li enveturis en la korton tiom furioze, ke unu fosto de l'pordego
renversigxis kun bruo, kaj la cxevalo pro tio timigxinta galopis
kelkfoje cxirkaux la korta plano. La ebriulo pro tio furiozigxis kaj
direktis la cxevalon rekte al stala muro, kontraux kiu gxi sin
jxetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komencigxis la
puno. La skurgxo plauxdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de
gxi alten kontraux la muro, tiel ke splitoj dissxiritaj per la hufoj
flugis cxiuflanken.

Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono.

»Lasu la senkulpan beston en paco!» tremetanta vocxo auxdigxis kaj
sxi elpasxis kontraux la mastron.

La alparolito ekrigardis kvazaux ruzebatito trans sia sxultro,
desaltis de la cxaro, lasis la cxevalon tie kaj rapidis kun
sxanceligxantaj pasxoj kontraux la mastrinon.

»Certe mi, diablo prenu, instruos ankaux la hominojn danci!» li
kriacxis alproksimigxinte kaj ekbatis per la skurgxo sur la sxultron
de la mastrino. Dua frapego trafis la vizagxon--cxe la orelo komencis
elgutadi rugxajxo.

Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilagxa vojo cxe la
korta barilo--ili estis fojnistoj el najbarajxo, revenantaj de
herbejo, kiuj okaze cxeestis kaj ne povis sin deteni vidante la
abomenan scenon.

»Lasu! Mi ankoraux ne bezonas fremdulan helpon--_ies_ helpon!»
auxdigxis la vocxo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la
viroj nepre haltis.

La brutulo okulumis la rigardantojn. »Nur bonvenon al revena
regalado--certe suficxas el cxi tio ankaux por la najbaro!» li ironie
kriis. La batoj de l'vipo rekomencis plauxdi.

Sed la mastrino staris kvazaux kolono sur sia loko, sen movetigxo,
sen tremeto sur la vizagxo. Tio estis tiom stranga, ke la fojnistoj
ne povis dauxrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraux la
malpermeso.

»Morgaux pli, se estos bezone!» la skurgxinto ekdiris, ankoraux foje
frapis kaj poste kun unu mano impone en la posxo, per la alia moke la
vipon al la vilagxa vojo svingante, pasxis al la sxtuparo kaj tie
ankoraux preterpase disfrapegis teren la tintantajn vitrojn de unu el
la peronaj fenestroj.

Sed la mastrino staradis ankoraux senmova meze en la korto, kvazaux
ne klare perceptante, kio jxus okazis. Kaj restis ankoraux staradi,
kiam la falcxistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallauxte
interparolantaj.

Pasis duo da tagoj--el Heikkilä estis auxdata neniu ekknaro de muso,
cxio sxajne repacigxis.

Sed la trian tagon okazis io neatendita.

Oni jxus finis la matenmangxon kaj cxiuj fojnistoj kusxegis en la
korto la postmangxan ripozon--ankaux la mastro estis aperinta en la
aron, kaj diradis maldelikatajn spritajxojn de ebriulo. La mastrino
sola okupigxis; sxi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino
de iu fojnisto.

Tiam la provizeja pordo malfermigxas kaj la mastrino pasxas al la
fojnistaro--kvazaux sxi havas ion por diri.

»Novmoda greno nun sxajnas kreski en la kampoj de Heikkilä!»
auxdigxas trancxe tremanta vocxo, kaj sxi levas altaeren grandetan
ladan ujon, kiun sxi portis kasxe. »Sed cxar la grenujoj faritaj de
la maljuna mastro ne ekzistas por tia, gxi ne estas konservata, nek
estante nek estonte!» Kaj antaux ol iu ecx perceptis, pri kio estas
la demando, sxi jam metis la ujon sur haksxtipon starantan antaux la
hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kusxantan hakilon--la hakilo
levigxas kaj mallevigxas kaj rugxa rumo sxprucas cxirkaux la korto.

»Diablo!» la mastro eksaltis staronta kun nigra vizagxo kaj kuras la
pugnon etendita al la mastrino.

Cxiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu
ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksime al la
patrino, timigite faligas sian ludilon--la rugxasxnuran skurgxon de
patro--sur la teron kaj plorante kuras al la viroj.

La virino vidas cxi cxion, ekkaptas la skurgxon en la manon kaj
prenas minacan tenigxon. »Restu for!» sxi krias kun fajrerantaj
okuloj al la alproksimigxanta viro.

Ekplauxdo de skurgxo! La viro malbenas, levas unu manon por sxirmi
sian vizagxon kaj ree atakas.

»Restu for, dibocxulo je rumo kaj skurgxo!» estas ree auxdata, kaj
la vipo alkrocxigxas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la
sxultroj de l'viro, ke tiu retirigxas kun ekbleko. Li staras momenton
kvazaux senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurgxo, poste kun
embaraso al la fojnistaro, el kiu parto starigxis, kaj ekiras fine
konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj cxe la flankoj,
sin trenante al la domo.

Sed la mastrino repasxas al la sxtipo kaj dispecigas la skurgxon kun
rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo--kvazaux en cxiu colo
de gxi vivus semo de malfelicxo, kiun sxi devas pereigi.

La fojnistaro fiksrigardas konsternita.

»Kaj nun al la herbejo!» auxdigxas firma, ordonanta vocxo. »Vi certe
havis suficxajn ripoztempojn dum cxi tiuj jaroj.»

Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraux preskaux knabineca
mastrino, kiu nun staras antaux ili kun sinteno de komandanto kaj
esprimo de ordonanto en la rigardo--aliaj ekridetas. Unu
taglaboristo--kreskanta knabo, kiu kusxas plu sur la herbo, esprimas
sian koncepton pri la montrigxo de nova ordonanto, sennerve sin
kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun
senhonta grimaco sur la grasa vizagxo.

Momenteto por ekbeno--la mastrino staras antaux la knabo, lin starige
ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaux pilko
ruligxas.

»Cxu vi ne komprenas--al la herbejo!» Kaj sxi forjxetas la knabon per
tia fortego, ke li brupasxas per longaj kurpasxoj malproksimen sur la
korto.

La homoj rigardas stultesprime.

»Kaj estas mi, kiu de hodiaux ordonos en la domo--por ke nun cxiu
tion sciu!»

La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro.

Dum du tagoj oni auxdis nenion pri Heikkilä. La mastron neniu vidis
ecx ekaperi--li honte kaj cxagrene sin fermis en la cxambro.

Sed la nokton post dua tago ree okazis io.

La servistinoj dormantaj en la cxambrego ekvekigxis je tio, ke la
pordo de l'intercxambro subite malfermigxis kaj tra la cxambregon
kvazaux pala fantomo rapide kuris al la antauxcxambro.

La vekigxintoj sin jxetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj
fenestroj.

Ekstere estis vidataj cxaro sur la korto antaux stalo kaj cxevalo
ligita je ringo cxe gxia pordo; sur gxin la mastro estis metanta la
jungilaron.

»Cxu _tia_ maniere?» auxdigxis de la perono--el la posta
fenestro estis forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke
cxiu vorto estis auxdata en la cxambrego. Kaj ili vidis la mastrinon
en subvestajxoj rapidantan preskauxkure al la junganto.

De la stalo auxdigxis maldelikata malbeno, sed la viro restis
momenton stari sendecida.

La mastrino jam alproksimigxis kun rapidaj, decidaj pasxoj--kiel
sxajnis, rekte al la kapo de l'cxevalo, ignorante la mastron.

Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaux embuskinta rabbesto
kontraux la venantinon.

»Vi diablido!»--la pinto de l'dekstra piedo ekflugis kontraux la
genuon.

El la korto auxdigxis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti
momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedfingroj
tusxetis la teron, doloron sur la vizagxo, la brakojn strecxante, la
manojn pugnigante.

La rigardantojn kaptis antauxsentomiksita timo.

Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraux kelkfoje, poste la piedo
kvazaux prove rektigxis gxis la tero--sxi obstine ekiris al sia celo.

La observantoj tra la fenestroj ekgxemis pro malstrecxigxo.

Sed la viro, kiu tutan tempon staris senmove, kvazaux vekigxis,
grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekjxetis post sxi, kaptante per
unu mano je la sxultro de l'irantino.

Tiam sxi returnigxis kun minaca flamo en la okuloj--ili sin jxetis
unu kontraux la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de
furioza interbatigxo, poste sono de sxirata sxtofo kaj ekapero de
sxia nudigxinta sxultro en la somernokta lumeto--la brakoj
cxirkauxprenis la taliojn. Turnigxo, ruligxo kaj tordigxo, poste
ambaux renversigxis. De nun oni povis distingi nur neklaran tumulton,
movigxojn de kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda hauxto kaj
transruligxon de la batalantoj unu super la alia, gxis sxi subite sin
dissxiris kaj starigxis--kun talio duone nuda, sxirita maniko
pendanta cxe la flanko.

La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon jxus, kiam sxi estis
liberigxonta, etendis kaj kaptis la piedon--kaj sxi falis senstrecxe
kun la busxo sur la teron.

Sed samamomente sxi ekrimarkis ion en la herbo antaux si, faris
malesperan geston kaj ekkaptis gxin.

Momenton--la virino furioze returnigxis kontraux sian kontrauxulon
kaj la observantoj vidis sxin momente levigxi per la genuoj sur la
nukon de l'viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia,
armita per cxirkauxvolvita jungilrimeno kun ringo en la libera fino,
batanta lauxpove rapide.

»Cxu vi komprenas--cxi tio devas--klarigxi! Vi ne piedbatos--nek
sxiros--nek dibocxos--ne, kvankam rompigxus! Kaj la cxevalon
movos--neniu--sen mia permeso--vi jam eltrinkis la vian!» auxdigxis
spireganta vocxo inter la batoj.

Sammomente la virino renversigxis sur la herbon. Ree ruligxo kaj
batalo--la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en
cxiu turnigxo. Sed la virino strecxigxis per fortegoj de malespero,
kaj post momento oni ree vidis sxin sur liaj sxultroj, batantan ecx
pli fervore ol jxus.

»Tio _devas_ igxi--klara!--Nun estas demando pri la _domo_--patro
diris--tiam. Jes, nun estas--cxu vi auxdas--_nun estas demando pri
la domo_!--Gxi ne estas per rumo--nek per skurgxo--konstruita--nek
malkonstruota!--Heikkilä estas mia--kaj mi gxin _tenos_--cxu vi
komprenas?»

La viro baraktis kaj strecxigxis. Vane! Post momento li komencis vice
malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi indulgon. Sed longe
li devis petegi, gxis sxi fine, laca kaj spireganta, lasis.

»Iru en vian cxambron kaj restu tie--la mangxo estos portata antaux
vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.»

Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro trenigxis internen
gxemante, sennerva kiel malseka cxifono, kaj malaperis en la
cxambron.

Post kelka tempo ankaux la mastrino eniris kaj rapidis tra la
cxambrego en sian cxambron--la servistinoj jam retirigxis en siajn
litojn kaj sxajnigis dormadon. Sed post sxia foriro ili komencis
flustradi.

Tiam sxi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko.

»Cxu vi vidis, kio okazis cxi tie?» auxdigxis severa vocxo.

»Ne... nenion ni scias», iu embarase respondis.

»Vi mensogas!» ektintis vocxo mezplanke. »Mi vidis kapojn en la
fenestro. Kaj mi diras, ke se pri cxi tio estos auxdata aludeto
ekster tiuj muroj, mi moligos cxiun aparte el vi per la sama rimeno!»

Sxi restis ankoraux stari momenteton, severa kaj energia--al la
servistaro sxajnis, kvazaux sxi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli
longa kaj kvazaux dek jarojn pli agxa.

Cxi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco.

Cxiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu
fojnrikoltado gxisradika sxangxo.

La mastro kvazaux malaperis neekzistanta, kiel pensiumita avo en sia
cxambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la laboristojn, kiam
li okaze renkontis ilin en la korto.

Sed des pli estis vidata la mastrino--cxie, en cxiu loko. La viroj
emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam sxi demandis pri iliaj laboroj
kaj donis la ordonojn, sed funde de la ordonoj estis prudento kaj tia
sxtaleco, kia frostigis la ekridetojn.

La signoj pri nova takto aperis cxie. Sxi duobligis la laboristaron
kaj postulis duoblan laboron rilate la antauxo. Novkampoj estis
sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La disciplino estis
severa, sed la mangxo bona, la salajro bona, kaj la tuta klopodado
estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj kaj
taglaboristoj baldaux komencis kalkuli kiel honoron aparteni al
la anoj de Heikkilä.

Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon, sed ankaux
ion alian. En la najbararo oni rakontis ke sxi iun tagon aperis en la
kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj
drasxejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris cxiun
angulon. Baldaux poste vidigxis sur la kampoj de Heikkilä modernaj
sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata
k. t. p.

Cxio tio donis multe da temo por diskutado--ankoraux pli la
interrilatoj de la mastro kaj mastrino. Cxu ekzistis iaj interrilatoj
de ili? Aux cxu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiumita
antauxa? Tiel sxajnis--almenaux la mastro videble iom post iom
kutimigxis al sia nova situacio. La cxambro estis plue lia vera
nesto, sed nun li jam movis sin en la antauxaj okupigxetoj kaj
mangxis kun la servistoj cxe sama tablo. Sed esence li estis kiel
senepitafa sxtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon
malfermis la busxon; alifoje li elbusxigis--strangajn sarkasmojn kaj
vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, cxu ili estis
frenezajxoj aux sagxajxoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege
venenaj. Super cxio tio kusxis ia seka sekretiga ridetado, kiu
sxajnis preskaux timiga, cxar neniu sciis, kion gxi kasxis.

Sed per kia sorcxo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman
viron, ecx haltigi lian drinkemon, cxar fakte oni neniam plu vidis
lin ebria aux dibocxanta je drinkad-vojagxoj? Tio estis inter la
sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj
pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio
signifis? Mem li ne sin provizis per trinkajxoj. Cxu ilin kunportis
la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis
doze? Sed neniu vidis sxin en brandvendejo nek tiajn ajxojn inter
sxiaj alportitajxoj.

Estu kiel ajn, cxiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis
respekton--ke sxi ne permesis la domon perei kaj igis la dibocxulon
almenaux sendangxera nenionfaranto--ankoraux pli pro la mistera
aplombo, per kiu sxi tion cxion plenumis.

La pensoj de la homoj ofte okupigxis pri sxi. Ili vidis sxin laux la
tempo plirondigxi kaj plibeligxi, sed la firmaj trajtoj de la vizagxo
ne moligxis. Rilate infanoj la filo restis solulo--cxu cxiuj amaj
rilatoj inter la geedzoj cxesis? Kion la forta, ne alproksimigxebla
virino plej profunde pensis kaj sentis? Cxu sxi sopiris ion, cxu sxi
suferis? Cxu sxi sentis sian vivon, spite cxia prospero, soleca? Aux
cxu sxi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino?
Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuragxis ecx aludi--ne je la nomo
de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.

Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimigxis al la situacio, fine
lasante cxian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon
de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli
prosperis. Ecx la mastro sxajnis kontenta je sia loto--kun la
malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro
kiuj neniu plu ofendigxis, cxar oni sciis ilin lia sola distrajxo.

Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la
homoj al Heikkilä.

La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian agxon, ecx li jam
absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laux difino
estis okazonta dum pentekosto.

Por tio oni devis fari al li kelkajn acxetajxetojn. Sed plej
maloportune la mastrino ricevis okupigxon, kiun sxi ne povis konfidi
al aliaj, tiel ke sxi ne povis veturi al la urbo.

Tiam la mastro sin proponis akompani la filon--li havis liberan
tempon.

La propono sxajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan
por kontrauxdiri, cxar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje
plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de
tabulsxargxo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis cxiel senriprocxe,
ke cxiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj
komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco.

La patro kaj filo ekiris.

La tempo pasis gxis tagmangxo--la komisiitoj ne revenis. La horlogxo
batis du, tri, kvar--la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj
vangoj rugxajn makulojn, sed vidis sxin tiom kvieta, kvazaux pri
nenio aparta estis la demando. Cxe ili mem komencis la doloro
suprenigxi al la gorgxo.

Cxirkaux la kvina horo auxdigxis sur la landvojo krakanta bruego
de cxaro. Jam trancxis akra kriego--granda kaj potenca kiel pro
gxojego, kaj gxin dauxrigis alia, infane alta kaj kvazaux
hezitanta. Unu el la sidantoj en la cxaro svingis rugxasxnuran
skurgxon, la alia sidis antauxenkurba, apogante per unu mano al
bariero de l'sidejo kaj tien kaj reen sxanceligxante laux la skuoj
de la cxaro.

La krakado alproksimigxis. Ektiro je la brido kaj ekplauxdo de
l'vipo--kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegacxis
gxuste cxe la domo.

La servistinoj staris la koron en gorgxo sur la korto--unu el ili
kuris senspire en la cxambregon.

»Cxu vi vidis, mastrino--la mastro kaj...»

»Kaj plu...?»

La knabino rugxegigxis gxis la oreloj kaj retirigxis konfuzita
kvazaux trovita cxe misago.

De sur la altajxo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj
veturis lauxkurbe trans ponton gxis la gastejo en la fino de la
vilagxo. La servistinoj atendis cxiumomente ke la mastrino elirus kaj
sin direktus al la gastejo. Sed nenio auxdigxis. Anstatauxe sxi post
tempeto aperis sur la perono kaj demandis, cxu jam finigxis laboro en
la domo, cxar ili tiel malvigligxis. Mem sxi sxajnis tute kiel
antauxe kaj parolis per la kutima kvieta vocxo, ecx la rugxaj makuloj
sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallauxte kaj
iradis piedpinte--ili ne povis ne fari tion.

Cxirkaux la nauxa horo ree auxdigxis krakado de cxaro.

»Hm Härmäj knaboj--deklivo kaj jungita homino!» kriacxis la mastro
enveturante tra la pordego.

Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpasxi, sed
eksxanceligxis kaj falis kaj restis tie lauxlonge kusxanta.

La mastro grunte ekridis, ree kriacxis, vipis la cxevalon per la
skurgxo kaj ankoraux foje veturis ronde en la korto.

Li kvazaux kreskis de antauxe, sxajnis fierega kaj aplomba, parade
cxirkauxrigardante.

La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momento. La
servistinoj malaperis cxiu laux sia direkto, apenaux kuragxante
rigardeti de post la fostoj.

El la busxo de l'elcxarigxanta mastro auxdigxis grakacxanta mokrido,
kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono.

»Cxio estas restarigita, hih!» li akrekriis kvazaux per altegsona
sonorilo, signife svingante la skurgxon en aero. »Kaj kun
alkresko!»--li montris la filon kusxantan sur la herbo, eksplode
ridante per diabla rido, fulguranta la mjelon.

La mastrino alproksimigxis--la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed
sxi iris kvazaux en siaj okupoj, kvazaux ne rimarkinte la mastron,
kiu dauxre staris aplomba, la krurojn disetendite, la skurgxon en unu
mano, pugnigita en la posxo, brilantan triumfesprimon sur la rugxa
vizagxo--kvazaux li nenion vidis nek auxdis, nur gxuis la potencan
ekstazon de l'momento.

Ektiro--la skurgxo eksvingis en la mano de l'mastrino.

»_En la cxambron!_» sammomente ektintis tiel severe
humilige, ke ecx la sidantoj en la cxambrego ektremis.

La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj
perceptante kio okazis.

»En vian cxambron!» reauxdigxis--en la vocxo tremis doloro kaj
ekbolis bobeloj de indigno.

Kaj la observantoj vidis, kiel la viro jxus tiom aplomba kunfalis
kvazaux fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaux baton
timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la cxambrego.

La mastrino sekvis cxe liaj kalkanoj,--ambaux malaperis en la
cxambron. De tie komencis auxdigxi plendpepado kaj plauxdado, hurlado
kaj vekriado kaj cxiam sencxesa plauxdado, tiel ke agacis la hauxto
de l'estantoj en la cxambrego.

Post tempeto la mastrino aperis en la cxambrego.

»Maljungu la cxevalon kaj iru por nagxigi gxin!» sxi diris severe,
metante la skurgxon el sia mano en la fajron sub la ferpoto.

Mem sxi ree eliris--prenis la knabon kusxantan sur la herbo en la
brakojn kaj portis lin kvazaux infaneton en sian propran cxambron.

Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la
cxambregon. La servistaro vidis, kiel ili pasxis laux vojeto sur la
kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron--iom pli
sube, en rivera kurbajxo, travidetigxis la pastrejo inter betuloj.

Poste cxio revenis al la antauxaj orbitoj.

Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo restadis en sia
cxambro, nek tio, ke li sxajnis pli kaduka ol antauxe, ecx preskaux
forgesis siajn sarkasmojn.

Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li igxis solida kiel
plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La
mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje.

»Li jam havis okazon por cxion vidi, kio hejme estis vidinda»
auxdigxis mallonga klarigo.

Ankorauxfoje Heikkilä auxdigis pri si--surprizante cxi-foje, kiel
ofte antauxe.

La domon vizitis morto.

La kristnasko estis festita kaj cxe la plej proksima najbaro, la
vilagxa forgxisto, estis okazanta laborfesto pri lignajxoj. Kiel
dauxrigon la gejunuloj arangxis ian »dancon de Johano», al kiu
tirigxis ankaux la servistaro de Heikkilä gxis la lasta estulo.

Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l'dancejo estas tiregata
malferme kaj cxe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä--duonvestita,
kun rondaj okuloj, teruro sur la vizagxo.

»La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri,
sed malaperis sammomente.

Cxiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aux okazonta--la
dancantoj komencis are trenigxi al Heikkilä.

La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la cxambron de l'mastrino.

Tie kusxis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu
flanko, la vizagxon al la cxambro, sed pala kaj ambaux manojn sub la
brusto, kvazaux premante al si la subkorajxon.

Nun la mastro rakontis--kun tremanta vocxo kaj okuloj rondaj pro
teruro--kiel li vekigxis en sia cxambro pro lauxta plendado kaj
lamentado, kredante unue gxin auxdi el ekstere kaj supozante, ke
movigxis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke gxi devenis el
la mastrina cxambro, rapidegis tien tra la cxambregon, vidis sxin
ankorauxfoje premegi sin sub la koro kaj ekvocxi--poste resti
silenta. Li, la mastro, timigxis tiom, ke li ne kuragxis
ecx tusxeti per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo.

Timigita li fakte estis, tremante je cxiu ostotubero. La sama terura
sento okupis ankaux la rigardantojn. Cxiu komprenis, ke la mastrino
ricevis subitan »atakon»--tiaj okazoj estis jam antauxe viditaj--kaj
ke tio okazis antaux momento, cxar la korpo estis ankoraux varma.

La flankuloj forigxis kun profunda malstrecxigxo en la menso kaj la
servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro cxeestis
la tutan tempon, levante kaj helpante, subtenante la kapon dum la
hararo estis kombata k. t. p.--dauxre pala kaj tremanta, sed helpema
kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaux li unu fojon
povis esti lauxhome.

Preskaux neniam estis cxe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en
Heikkilä--por citi nur la parokestron kaj policestron. La mortinformo
surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima
fenomeno--diskreta kaj stranga, sed estimata de cxiu. Ili staris
kvazaux antaux siluetoj, vidis malklarajn, preterrapidantajn
fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutajxo kaj post ili ion
profundan kaj neklarigitan, kiu iam klarigxos. Sed nun estis cxio
sxlosita per la nerompebla sigelo Hadesa. Sxajnis, kvazaux la homoj
ne volis nevidinte kredi, ke ecx la morto povis malvigligi per
ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco.

Sed malvigligita sxi estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto--la
malgranda sulkigxo de la brovejo,--fingrosigno de la agonio, videbla
inter la okuloj, ankaux gxi nur pliigis sxian severan dignecon.

La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia
domo kaj tia mortinto.

Kaj nun estis vidata tiu strangajxo, ke la mastro restis tutan tempon
sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta vocxo, kiel li vekigxis
pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaux forgesis sian
antauxan antipation kaj sentis ion kvazaux kompaton al la viro, je
kiu la okazo sxajne faris tiom profundan impreson. La mastrino
konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli dauxran instruon al
li ol iam dum la tagoj de sia vivo.

La filo ne estis videbla cxe la enterigo--lia restadejo estis konata
de neniu.

Sed apenaux pasis la enterigo, kiam ree strangajxoj komencis auxdigxi
el Heikkilä.

Kvazaux malnovaj sekretaj fortoj ree elsorcxigxis.

Ree svingis la skurgxo en la korto de Heikkilä, ree auxdigxis
kriacxoj kaj la cxevalo galopis sxauxmanta.

La mastro estis kvazaux demonhavanta--kvazaux la antauxaj drinkuloj,
foiristoj kaj dibocxuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li
povis antauxtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere
en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por
sxangxi cxevalon kaj inciti la servistojn per cxiaj diablajxoj, kiajn
nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aux li ekgalopis en la korton
kun veturilo plena de dibocxuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam
li povis ordoni la lignokrucxojn sur la tablon kaj plenigi ilin gxis
la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis
mangxi. Senceremonie sxafon el stalo, en la meznokto gxin
tuta en ferpotegon kaj tia sur la tablon, cxe kiu la herooj
mangxegis. Sed meze de cxio li povis ekkriegi kiel freneza, starigxi
de la tablo kun rondaj okuloj kaj plauxdigi per skurgxo cxirkaux si,
murmuri nekompreneblajn vortojn, sin jxeti eksteren kaj veturi
galope, kriegante kaj hurlante, foren.

Li ne nur drinkis, sed ankaux alie dibocxis laux povo. En gastejoj li
svingis per la skurgxo dispecige fenestrojn, glasojn kaj
porcelanajxojn de tabloj sur plankon. Cxio vidigis, ke li nun decidis
havigi rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li
fastis, kaj pereigi Heikkilä'n gxis la subangulaj sokleroj.

La homoj rigardadis cxi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj
en la mjelo. Gxi efektive ne mirigis ilin, kontrauxe sxajnis preskaux
nature, ke la drinkegulacxo nun dibocxis kun la pereiga skurgxo en la
mano--nun, kiam la malhelpajxo forestis.

Sed cxu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto,
perei? Laux la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la
dibocxado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraux ne
disblovigxis de cxirkaux Heikkilä, sed la kerno estis laux ilia
opinio klara--gxi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias
kiel severa kaj persista. Cxio komplete vidata, la pasintajxo de
l'duo de jardekoj prezentigxis batalo inter antagonistaj fortoj pri
la superregado de la domo--ankaux la nunajxo estis nur dauxrigo al
tio.

Cxu unu jam tute forigxis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel
venkinton? Cxu la forto de pereigo cxi tie diris la lastan vorton?

Tiel sxajnis.




II.


La marta lunajxo pasxadis sur brilanta printempa negxkrusto kaj
kasxe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo.

La logxanto de la dometo ankoraux ne estis kusxanta, kvankam la lampo
jam antaux longe estis estingita, sed li sidis plenvestita cxe la
fenestro, apogante la kapon al la brako.

»Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio
vi nun tiel okupita maldormas...?»

Sed la viro nek auxdis nek vidis ion, nur sidadis enpensigxinta--dum
la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la
centro, kaj lian malgrasan, sekigxintan vizagxon, sur kiu vidigxis la
hardaj fingropalpajxoj de vivo.

Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimigxis. Li
havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, cxar li
planis tian, kian li neniam antauxe faris, sed kio kvazaux sin
apogis al la antauxpasinta vivovojo.

Laux tiu vojo nun preteriris antaux li diverskoloraj bildoj, kelkaj
pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaux altkumulusoj,
sed cxiu estis guto el la suko de lia propra vivo.

-- -- --

La unua estis ido de printempo--bela, felicxa printempo.

Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon
elburgxonigxis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaux mem
kredis gxin vera kaj kvazaux instinkte antauxsentis, ke gxi devis
disrompigxi. Cxar la felicxo, kiu ridetis al li, estis tro granda por
esti dauxra.

Sed la printempo estis klara kiel argxento kaj la somero varma kiel
oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altajxeto inter la du
domoj auxdis tiusomere flustrajxojn, kiuj igis gxian maljunan koron
pulsadi.

Kiom dolcxa estas amo, kiam gxi estas sekreta--kiam oni nur sxtelire
kuragxas gxin alproksimigxi kaj nur subdire pri gxi paroli kaj kiel
sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.

-- -- --

Auxtune tio okazis--tio kion li instinkte timis kaj kio kusxis kiel
malhela makulo ankaux sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek
unu nek alia iam kuragxis paroli pri gxi.

La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj gxi estis
rapide klarigata. »Cxu _servisto_ kiel mastron de _Heikkilä_?
Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia
digneco kaj estimo al siaj gepatroj kaj familio. Cxu sxi, la sola
infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?»

La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaux freneza. Sed
ili komprenis, ke ili devis fleksigxi, cxar ili ne konis ecx unu
ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj.
Krome, cxi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino cxagrenis siajn
gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaux.

-- -- --

Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontigxon sub la maljuna
sorpo--rememoris, kaj tamen cxio tiuvespera estis kvazaux obtuza
susuro.

Lia gorgxo kunpremigxis, kiam li pensis, ke gxi estos la lasta fojo.
Kaj la sorto de la knabino--al sxia edzigxproklamo restis nur kelke
da tagoj...?

»Sed kiel vi povos _vivi_ kun li?» li demandis kun
doloro.

»Tion mi ankoraux ne scias--tion mi efektive ne scias», la knabino
lamentis kun premego al liaj manoj.

Sed gxi ne estis por li la cxefa demando--estis alio, kio lin
turmentis ankoraux pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.

»Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »cxu devas
_cxio_ cxesi je cxi tio? Mi...»

Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la
vizagxon de la knabino.

Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum
espero kaj malespero furiozis en lia brusto.

»Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Cxio devas
cxesi cxi tie, kvazaux nenio iam estis--cxar mi ne volas fari
ion nedecan, cxu per pensoj, cxu per vortoj, cxu per faroj... Kaj
neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...»

Li sentis cxion nigrigxi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne
sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.

Ili starigxis--kvazaux nek unu nek alia havis ion plu por diri.

Tiam la knabino ekkaptis ambaux liajn manojn.

»_Devas_ esti tiel», sxi diris per tremetanta
vocxo. »Sed se mi ankoraux iam estos libera agi laux mia volo, vi
scias mian inklinon... Ne, nun mi devas ekiri!» sxi aldonis
malpaciencigxe, premegis liajn manojn kaj retirigxis.

Sed sxi alturnigxis ankorauxfoje kaj parolis kvazaux delire: »Kaj se
iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus
helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos--kaj
se _vi_ bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis
kontraux si.

Momenteto--ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de
gxia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekigxinta
foliaro de l'sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj--la knabino sin
dissxiris kaj forkuris.

Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En cxi cxio
estis io mistere solena--kvazaux cxio nun rompigxis inter ili,
trancxita de la palaj radioj de luno, sed kvazaux tamen restis iu
fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.

-- -- --

La edzigxa festo--li preskaux frenezigxis. Estis apenaux duona
mejlo inter la domoj. Li auxdis tumulton de festeno, bruon de
muzikilo kaj tintadon de homaj vocxoj. Li sxteliris al la maljuna
sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris ecx diafane vidi
blankan vualon en la mallumo kaj auxdi flustrajxojn...

Cxu li estis freneza? Li honte forsxteligxis.

-- -- --

Kiel stranga ajxo estas la homa animo! Kvazaux cxio peza kaj premanta
estis subite forvisxita, nun kiam cxio estis nerevokebla. Li estis
libera--kvazaux nenio iam estis.

Li memoris kvazaux hierauxan tagon la tempon, kiam lin kaptis
neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto--ili
hontu! Propra terpeceto--gxi estis facile akirita. Propra dometo--gxi
starigxis kvazaux sorcxite.

Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron.
Renkontante li esploris lian bonvoleman vizagxon, lian malfortikan
staturon kaj senenergian sintenadon--kaj en la sama momento li sentis
kvazaux lia propra staturo rektigxis kaj plilongigxis kaj
neklarigebla forto strecxis liajn tendenojn. Li observis liajn
klopodojn kaj agojn, kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li
ne povis ne rideti triumfante kaj ne strecxigxi ankoraux pli
fortege--kvazaux li sekrete konkuradis kun tiu viro.

Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis
klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la pregxejtegmentan
egxon, li mem estus grimpinta gxis la pinto de sonorila turo. Vi
havas domon, mi dometon--montru nun ambaux sian mastran kapablon.

En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj--strangaj, sed
tamen kvazaux malfremdaj kaj atenditaj por li. Kaj kiam
li foje per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis
eksciton de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de
Heikkilä galopveturis kriacxante preter lin, li sin turnis kaj
komencis meze sur la vojo svingi la cxapelon kun vervo. Sammomente li
hontis kaj premis la cxapon sur kapon, sed sentis, kvazaux iliaj
sortoj nun estis kunligitaj per nerompeblaj ligiloj.

-- -- --

Tio okazis sekvintan someron--unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la
fojnistaro revenis de herbejo.

La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon
post fojo.

Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu
viro--profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de
gxojego povante foje sin jxeti kontraux lin, bati kaj tordi lin laux
placxo.

Sed la virino intervenis.

»Mi ankoraux ne bezonas fremdulan helpon»--aparte fiksante la
rigardon al li: »_ies_ helpon!»

Li resxanceligxis kvazaux svenige batita. Kaj en tiu momento li
sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun
la virino.

Sed la virino repusxis lin malvarme kvazaux fremdan trudemulon. Cxu
li estis »fremdulo», aux iu alia--cxiuokaze la skurgxbatoj de la
viro estis pli sxatataj ol lia helpo. Aux cxu la virino tion diris
nur pro la flankuloj?

Li atendis--malpacienca, kun pasia necerteco sxiranta la bruston.

Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per
skurgxo, kiel sxi lin fermis en la cxambron kaj neebligis cxian
dibocxadon--ecx oni flustris, ke sxi mem sekrete havigis al li
alkoholajxojn, cxar la viro ne povis tute malhavi ilin.

Lin okupis terura sento--tamen do »fremdulo», kvazaux nenio iam
estis! Se tiu virino estus »vera», sxi lasus la dibocxulon drinki
sinmortige, ju pli frue des pli bone--mem li povus ecx miksi venenon
en liajn brandajxojn. Sed sxi malhelpis kaj prizorgis kvazaux
infaneton--certe tiu viro estis al sxi kara.

Por kio li laboregis kaj strecxadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al
ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis ecx la naturan evoluadon de
la okazajxoj, kiuj sxajnis kvazaux rapidi por rekompenci la okazintan
maljustajxon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj vengxo--li
volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu
povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la
kampa altajxeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.

-- -- --

Ili estis vivitaj demandoj--al sxi, la virino!

Kion sxi tiam pensis, kiam sxi auxdis, ke li lasis sian dometon kun
la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni
parolas pri tio kaj divenadas la kauxzon. Neniu sciis--sxi sola
komprenis. Kion sxi tiam pensis--cxu sxi sentis pikon en la brusto?

Cxu sxi auxdis, kio poste okazis? Cxu oni rakontis al sxi pri
»Foireja-Matio», la fama cxevalisto, kiu iris de urbo al urbo,
acxetis, vendis kaj intersxangxis? Cxu sxi auxdis, ke li havis
bonsxancon de pendigindulo, ke li akiris centojn gxuste cxar li metis
cxion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, cxu li gajnos aux
malgajnos? Kion sxi tiam pensis?

Unu fojon cxiujare li iris mem kiel vivanta demando preter sxi.
Veturis la foiran antauxtagon kun tintantaj sonoriloj tra la
vilagxon--kun tri vivegaj cxevaloj antauxe jungitaj, du poste
kurantaj, mem kvazaux princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera
kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo cxe Heikkilä,
ordonis el apuda dometo kafregalajxon sur la cxaron kaj pagis per
bankbileto ne akceptante repagon. Li ne jxetis ecx rigardon al
Heikkilä, sed sentis en sia flanko sxiajn rigardojn tra la fenestro
al landvojo.--Kion sxi tiam pensis? Cxu sxi rapidis en sian cxambron,
aux cxu sxi komencis mallauxdacxi la servistinojn ke ili rigardacxas
cxiujn migrantojn?

Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn--certe
ili alvenis, cxar ili iris kiel anekdotoj de busxo al busxo. Kiel li
regalis per karuselo cxiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li
invitis tutan placangulajxon da popolo en restoracion, precipe cxiujn
hejmregionanojn, trinkigis kaj mangxigis ilin laux cxies placxo. Kaj
certe sxi ankaux auxdis tion, kiel li mem enveturegis tra la
cxefpordo de Societejo kun cxevalo kaj cxaro, tiel ke radreloj frapis
fajrerojn sur la sxtonaj sxtupoj--veturis rekte en la festsalonon kaj
pagis centmarkojn por tiu distrajxo. Kion sxi pensis pri tio?

Kaj cxu la virino auxdis _ke li ne drinkis ecx guteton_? Certe sxi tion
auxdis! Kion sxi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne
drinkas, kvankam ecx cxiaspecaj sekigitaj fisxoj de senakva
kontinento drinkas--cxu tio kauxzis al sxi iajn meditojn...?

Kaj cxu sxi auxdis la frapadon de kartoj? Pri cxevaloj, horlogxoj,
jakoj kaj cxapoj, laux cxies placxo--ecx kun almozulo en
la landvoja drenajxo. Cxu sxi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por
sin distri, kaj cxu sxi komprenis, _pri kio_ li ludis?

Pripensu se li igxus sxparema, kolektus monon kaj acxetus
kampardomon--la najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antauxe estis
_servisto_? Kion sxi tiam dirus?

-- -- --

La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la
mastrino de Heikkilä? Kia fenikso sxi sin kredis? Virino, kiu
siatempe havis harplektajxon kiel cxiuj knabinoj, kaj robon kiel
cxiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo
kiel cxiuj aliaj. Edzinigxis poste kun drinkulo, kiun sxi nun regalis
per brando kaj skurgxo.

Kaj pro sxia harligajxo kaj robo li strecxigxis kaj bruis--cxiu havas
la ekscesojn de juneco!

Li auxdas ree cxevalblekadon kaj cxarkrakadon, pluvtrapadon kaj
venthurladon en senluma auxtuna nokto--ili portas lin antauxen, cxiam
antauxen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro...

-- -- --

Cxu li ne hontis--kiam li fine revenis al la hejma vilagxo, trofrue
maljunigxinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?

Kial? Cxu tial, ke li ne revenis per cxevalo kaj kun tintantaj
sonoriloj--cxu li do eliris per cxevalo? Cxu tial, ke li nun estis
malforta kaj malsanema--iu alia spertinta liajn vojagxojn kusxus kun
humo sur la vizagxo!

Cxu ankaux la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de
Heikkilä--kiu sxi estis? Ha, nun li tion memoris--certe li
iam konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne
revenis por peti pension pro tiu konateco.

Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li--se li povos
remeti la sovagxigxintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan
staton, li estos kontenta pri sia vivo.

-- -- --

Kiu povas esplori la senfundajn profundajxojn de homa koro?

Li dum jaroj ecx ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la
filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la
fono de lia vivo kvazaux altaj arboj kontraux vespera rugxigxo.

Cxu estis la malnova amo, kiu ree komencis sxiri lian bruston? Ne, al
li estis indiferente, kies la virino estis. Sed sxi turmentis lin per
nura sia ekzistado. Se sxi kun sia domo deglitus laux deklivo simile
al li, se sxi devus senti malricxon kaj mizeron, cxio estus
ekvilibre. Sed sxi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli
prosperanta domo--kvazaux sxi dum tuta lia foresto sekrete vetkuris
kun li kaj nun mokis pri lia fina humiligo.

Kelkiam li tamen sentis, kvazaux inter ili tamen estis io--tutan
tempon, spite cxio. Kvazaux finfine estis en Heikkilä cxio, kion la
vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis
felicxa--poste cxio glitis laux deklivo.

Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en
cxio--kial sxi ne tiam faris tion? Kaj cxu sxi mem estis felicxa?
Ne, kaj almenaux du aliajn sxi malfelicxigis. Nun li komprenis
ankaux la sorton de tiu alia--la virino turmentis ilin ambaux,
unun per videbla, alian per nevidebla skurgxo. Sxi amis neniun kaj
sxi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis
pensi pri tio kion ajn.

Laux la tempo tiuj pensoj densigxis kaj fermentis. Li ne plu volis
senti la nevideblajn skurgxobatojn de la virino. Li bezonis nur iri
al sxi kaj diri la tut-veron--tiam li estos libera por eterne.

-- -- --

La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la
bazoj. Nun tio devis okazi!

Sed li ne iris ecx duonan vojon kiam li returnigxis--honta kaj
konfuzita.

Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino?

-- -- --

Fine--nun li tion elpensis!

Li estis ebria kaj pasxis memkonscia al Heikkilä. Ne plu hontis nek
malhavis vortojn, kontrauxe li havis unu kauxzon plie--pro kiu li
vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vejnojn kiel varma
fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki,
kial cxiuj homoj drinkis--kaj tiel faros ankaux li de nun, drinkos
tiel ke la pugnoj kotigxas!

Sed jam sur la vojo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino.

Tio estis surprizo. Sed »bone», li pensis, »konfidenciajxon mi ja
havas por vi!»

Ili interproksimigxis--li sentis sxanceligxon. Penis sin hardi,
sed io premis la gorgxon tiel, ke li certe ne ecx vorton
povos eldiri. Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela
kaj digna, li subite tiris la cxapelon profunden sur la okulojn kaj
intencis tirigxi kvazaux nenion rimarkante pretere.

Sed la virino haltis--liaj propraj piedoj alnajligxis al la vojo
kvazaux retenataj de nevidebla forto.

La virino rigardis kvazaux ne kredante siajn okulojn.

»Matio!» auxdigxis tremanta pro emocio vocxo. Kaj en tiu unu vorto
vibris cxio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sunlumo kaj
sorpo, somernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin
jxeti teren antaux sxi kaj petegi por ankorauxfoje auxdi tiun unikan
vorton.

»Cxu ankaux vi devas igxi dibocxulo--kiel cxiuj aliaj...?»

Sxi jam iris sian vojon, li staris hontanta sur la landvojo.

Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion sxi vere intencis? Kial sxi
diris la unu vorton tiel, ke en gxi vibris la tuta estinto, sed la
finon, kvazaux sxi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis
dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed sxi.

Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro ke sxi vidis lin ebria
kaj ankoraux pli fulgurantan pikadon pro ke li estis komparata kun
»aliaj»--kvazaux li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam
pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, ecx por inciti, sed
tio estis tute neebla post la renkontigxo. Li ne povis tion klarigi,
sed li sentis malamon kontraux la virino--gxuste pro la neklarigebla
perforto, kiun sxi praktikadis kontraux cxiuj aliaj.

-- -- --

Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam auxdigxis de
la landvojo furioza krakado de cxaro. Kiu estis? Li sentis
saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antauxe.

Jam svingis skurgxo kaj auxdigxis kriacxo. Estis do li--kaj la filo
kune. _La filo_ kune!

Lin okupis tiel subita vengxotriumfo ke liaj genuoj ektremis. La
mastro de Heikkilä do tamen estis viro--li vengxis por ili ambaux.

Li sciis, ke tio cxesos baldaux, ke skurgxo jam baldaux dancos sur la
dorso de l'mastro. Sed gxi estis tamen maltima protesto kontraux la
mistera perforto.

-- -- --

La morto de l'mastrino! Gxi estis surprizo al li kiel al aliaj, cxar
gxi venis tiel neatendita kaj falcxis nematuran grenon. Cxu li
esperis gxin? Ne. Cxu li volus gxin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la
okazintajxo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li
ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili
_estis_ io--kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke cxi
cxio nun estis nura rememoro.

Sed kio gxi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino,
ekster la tiama printempo kaj somero--nenion! Kion sxi plej profunde
pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj seniluziigxis--tio
estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj cxu sxi pli sciis pri
li--pri cxio, kio trairis kiel rugxa sxnuro tra lia vivo--cxu sxi ecx
unu fojon efektive pensis pri li? Cxu estis memafere inter ili io
alia krom eta senkulpa memorajxo el juneco, kiun unu tuj forgesis,
alia pli longe konservis, ecx suferis pro gxi? Kiel stranga estas la
vivo! Cxu ne la homoj iras kvazaux en nebulo, baraktante, batalante
kaj pendante unu je la alia, tamen nenion sciante pri la
interna homo de la alia, ecx tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj.

Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis gxis lia dometo, al li
sxajnis, ke gxi rakontis pri io tre malproksima--dum la infaneco
auxdita fabelo, kiu iam profunde impresis lin, sed nun envualigxis en
la nebulon de forgeso por eterne.

-- -- --

Ree rapidegas bildoj antaux li--la mastro de Heikkilä kun siaj
kundrinkantoj.

Ili vekis ankaux la alion, kiu jam estingigxis.

La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo!
Kial sxi fleksigxis sub la devigo de siaj gepatroj kaj cxu la devigo
vere estis tiom premanta? Kial sxi post tio igxis harda, fiera kaj
nekomprenebla? Cxu sxi ne en tiu momento parolis, preskaux jxuris
ion? Cxu ne ankaux ion pri tio, ke »se vi iam bezonos...?» Cxu li
bezonis--tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la
helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo dibocxulo!

Al li sxajnis nun kvazaux nekoruptebla verdikto de la providenco, ke
sxi tiel subite estis desxirata el inter siaj idoloj: ricxeco kaj
prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaux vengxilo en la mano
de l'eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj
senkoreco kolektis dum jaroj.

La penso estis ankaux alie, pro speciala kauxzo, kvazaux serpenta
veneno por lia malfervorigxinta sango. La nuna vintro estis al li
cxiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn
en sia kampo, kiujn li poste vendis dum la tuta vintro, kaj
ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam
venditaj gxis vintromezo; da pretaj korbajxoj estis suficxe, sed li
ne estis ema ilin ekkapti--la mizero entrudigxis tra la pordoj kaj
fenestroj.

Tiam la dibocxado de mastro Heikkilä kvazaux briligis al li la
penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis
sensenca movigxo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la
ricxuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? Cxu li ne havis
egalan rajton pri vivado kiel ili? Cxu sola la mastro de Heikkilä
estis rajtigita al egaliga divido?

Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altajxeto inter
Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grundo de
l'vilagxo, kie cxiu havis sian kampeton por lupolo kaj cxe la deklivo
sian terkelon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon
aux duon da terpomoj el cxiu kelo--tian kvanton neniu ecx rimarkus.
Forportus ilin unue al sia hejmo kaj poste iom post iom al la urbo,
kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la
plej malproksiman suspekton...

-- -- --

Cxi-vespere li fine decidis iri, cxar estis bonege portanta
negxkrusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la
sakojn kaj sledeto atendis antaux la pordo.

Sed estinginte la lumon li havis tiom strangan senton, kvazaux estus
necese ankorauxfoje pripensi cxu iri cxu ne iri, cxar li neniam
tusxis proprajxon de alia kaj ecx en la cxevalnegocoj neniam
malfierigxis al vera trompo. Kaj tiel li eksidis sur la
benko cxe la fenestro kaj komencis kvazaux fari kalkulon pri la
pasinta vivo.

Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo--kun emociita menso,
sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara,
sed li sidis plu kvazaux sennervigata de neklarigebla malenergieco.

Tiam auxdigxas de la landvojo lauxta klakado de la timonoj, kaj
kriegacxoj--li scias senvide kiu gxi estas.

La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur la
vojo galopas cxevalo kaj flanke gxia granda fantomeca ombro.
»Rapido--Rapido--hej diablo, Rapido!» la grupo ventiras preter
lian fenestron.

Lia koro komencas bategi, tio cxio sxajnas tiom stranga. Li scias, ke
la vircxevalo de mastro Heikkilä nomigxas »Rapido», sed nun li ne
memoras tion--kvazaux la viro veturus preter lian dometon aparte por
krii: »Kion vi plu meditas, cxu vi ne vidas, kiel mi agas,--rapido,
rapido, rapido!»

Li risorte ekstarigxas kaj elrapidas el sia dometo.

  * *
   *

Unue kelkiom laux la landvojo, poste trans barilon al la kampo--li
komencas grimpi laux longa, malkruta deklivo al la terkela altajxeto.

La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaux antaux li. Cxu
estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiom kurbaj kaj velkigxintaj.
Cxu tiel malforta li jam estis? Kaj cxu li ankoraux meditis kaj
pripensis, cxu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por
sia vivteno. La sango torente ekfluas en la kapon--nun venu
ecx cxiuj mastroj de la vilagxo renkonte kaj ili demandu kien li
pasxas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj--respondos kaj
plenigos siajn sakojn ecx se tiuj staros apude!

Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj,
kiuj siluetigxas kvazaux ege grandaj blankaj formikejoj je la
deklivoj de l'altajxeto.

»Tie en la plej malantauxa mi komencos», li pensas, »kaj poste
transiros...»

Tiam iu ekbate tusxas lian kapon, tiel ke la cxapelo ruligxas sur la
negxon. Li ektremas kaj levas la rigardon--antaux li staras maljuna
sorpo, granda kaj impona, iu suben kurbigxinta brancxeto ankoraux
balancadas kviete cxe lia kapo.

Li staras momenton kvazaux senkonscia kaj tra lia menso rapidas kiel
grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustrajxoj. Sed poste
en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu
virinon kaj sin mem.

La negxkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaux li.

Kio nun? Kvazaux apud lia silueto aperis alia. Li unue kredas gxin
ombro de sako, sed baldaux rimarkas ke gxi movigxas aparte kaj
plilongigxas kaj ke gxi estas silueto de homo--kvazaux iu rapide
sekvus lin, la pasxoj nur ne estas auxdataj. Li returnas sin
malkviete.

Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter
miloj. Sxi estas tute sama kiel la tiaman auxtunan vesperon kaj same
severe pala kiel en tiu momento en la lunbrilo--staras senmova, la
manojn pendantaj cxe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la
okuloj.

»Heikkilä estas detruata--nun mi bezonas helpon!»

En la vocxo vibras doloro kaj embaraso. Momento--sxi turnis sian
dorson kaj pasxas foren. Sed laux lia dorso ne pendas harplektajxo,
sed la hararo estas suprentorde kombita kaj de sub la tordajxo
ekvidigxas en la lunbrilo malhela, brilanta rondajxo--kvazaux kapo de
granda harpinglo. Ankoraux momento--la virino malaperis.

Li staras tempeton kvazaux alnajlita al sia loko dum la brusto forte
frapbruas. Kio tio efektive estis, cxu li maldormas aux songxas?

Li cxirkauxrigardas, cxio estas kiel antauxe. La terkeloj siluetigxas
sur la altajxeto kaj la luno rebrilas sur la negxkrusto, ne ecx duona
ombro ie--nur la maljuna sorpo staras malantaux li granda kaj impona
kaj kvazaux rektigetendante la brancxojn.

Tiam li komprenas, ke estis lia malnova turmentisto, kiu ree sin
metis antaux li. »La virinacxo!» Li ekdeziris elradikigi gxin. »Kion
diablan mi havas kun la aferoj de Heikkilä--gxi estu detruata, tio
estas juste, mi havas aferon al la terkeloj!» Kaj li ekiras hardite
de maltimo al sia celo...

»Sed kie ili nun estas--la terkeloj?»

Li haltas kaj cxiukauxrigardas kaj ekrimarkas, ke li staras tute sube
je la rando de l'deklivo, de kie li jam supreniris.

La piedoj ektremas kaj la brusto ree frapbruas--ne, cxio ne estas nun
kiel devus! Kaj li eksidas senforta sur la sledeto kaj glitas laux la
deklivo al la landvojo.

Sekvintan nokton li kusxis hejme--emociita kaj atendanta.

Cxu estis io sub tio aux cxu gxi estis nur halucinajxo? Se tie io
estis, cxi tiun nokton li certe havos klarigon pri gxi, cxar la
mortintoj ne duone finas siajn aferojn--tio estas konata.

Kelkfoje sxajnis preskaux nature, ke li kredis sin vidi tiajxon. La
strecxeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en
la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun cxio
kio apertenis al gxi.

Sed estis io fremda kaj flanka--la hartordajxo kaj la harpinglo. Li
neniam vidis sxian hararon alimaniere krom plektite, kaj li memoris
tute certe, ke gxi ankaux tiun auxtunan lunbrilnokton estis plektita.

La nokto pasis. Nenio estis vidata aux auxdata, nek maldorme nek
songxe. Li furiozigxis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo
kaj la filino de Heikkilä ankoraux staris antaux li--la dua ankoraux
dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdigxis, dum kiuj li povis viziti
almenaux tri kvar terkelojn. Cxu oni kredas ke li estas timigebla per
tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla!

La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altajxeto.

Sed cxi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras
malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantauxen--nenio estas vidata
aux auxdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en
la halucino de l'pasinta nokto.

Li jam alvenas al la terkela altajxeto kaj komencas vigle formeti la
tegbretojn de l'plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek
mortinto. Jam vidigxas la pajlo kaj li sin kurbigas por gxin
formeti--ankorauxfoje cxiuflanke cxirkauxrigardinte.

Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas gxin
kaj subite returnigxas.

Post kelkaj pasxoj staras la virino--sama kiel la unuan fojon, la
vizagxon nur ankoraux pli pala kaj la rigardon ankoraux pli
penetranta.

»Heikkilä estas detruata--mi _bezonegas_ helpon!»

Tio vibras kvazaux de sub tero, pregxante, sed tamen minace. Unu
trapenetranta okulumo ankoraux, kaj sxi jam pasxas foren. Ree kun
suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordajxo. Sed
kiam sxi pasxas, la pinglo eligxas el la hararo je unu colo kaj ree
enpremigxas. Kiam tio okazas duafoje, tra lia menso sin jxetas
kvazaux blindiga ekbrilo--kvazaux gxi ne estus pinglo, sed io pli
granda kaj fortika. Li strecxas konsternita la vidpovon, la objekto
tute enpremigxas en la hararon--la vizio malaperis.

La viro falas sennerva sur la randon de l'terkela aperturo kaj tremas
tra la korpo. Dauxras longe antaux la fortoj tiom revenas, ke li
povas remeti la bretojn kaj ektrenigxi al la hejmo.

  * *
   *

Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejon de la parokestro
strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havis urgxan aferon
kaj petis tujan auxdiencon cxe la parokestro. La servistinoj emis
demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiom stranga,
ke ili nur iris anonci ke en la kuirejo estis tia kaj tia
auxdiencpetanto.

La parokestro ankoraux ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la
viron en la kancelarion.

Tie la viro komencis rakonti--malkviete kun spasmanta vizagxo kaj
vibranta vocxo--kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de
l'mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris en lunbrilo ekstere, tie gxi
lin renkontis kaj diris tion kaj tion. Kaj tio okazis en du noktoj...

La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj cxifonan
vestajxon de la viro. Li konis lin--li auxdis ion kaj tion pri liaj
vojagxoj kaj veturadoj. Ankaux la rakonto sxajnis tre mankhava.--Kiel
li movigxis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis?

Tiam la viro embarasigxis kaj pli kaj pli miksis la rakonton. Li nur
movigxis--je aferoj, kaj tiam li gxin vidis, kaj tio estas vera.

Klara dubo speguligxis en la okulo de l'parokestro:

»Hm... ni homoj estas tre multspecaj--estas, kion-diri, tiaj, kiuj
havas apartan emon vidi strangajn songxojn kaj tiaspecajn. Ankaux cxi
tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.»

Ne, neniam antauxe li ion vidis aux auxdis.

»Hm, ja, ja.--Sed cxu vi drinkadas...?»

Ankaux tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio
jam pasis longa tempo.

»Cxu ne...? Ja, ja, tre eble... Sed cxu estis, kion-diri, la
mastrino-mortinto via konato kaj cxu vi eble dum la lastaj tempoj
tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?»

Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la aferoj de
Heikkilä.

»Nu vidu, jen estas cxio!» La parokestro klopis la parion de
sia flartabakujo, ekprenis fingropincxajxon kaj komencis
rakonti okazintajxon. Gxi okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja
kamarado, kiu antauxnelonge estis mortinta--ankaux gxi tre stranga
rakonto.

»Sed cxi tio ne estas tiaspeca», persistis la viro. »La hartordajxo
kaj pinglo--sxi ne uzis tian dum knabino.»

»Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio cxu gxi estis
pinglo aux io--tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.»

»Ne, konfuza gxi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne
kuragxas gxin kredi.» Liaj lipoj farigxis tute palaj kaj la vocxo
vibris kvazaux en spasmoj de frostego. »Gxi estis--jes, gxi certe
estis ... fera bolto.»

»Fera bolto...?»

»Je-es!»

»Sed kion vi per tio efektive...? Cxu vi pensas ke, kion-diri...?» La
parokestro interrompis sian frazon.

»Pri tio gxuste mi volis auxdi vian opinion, sinjor' parokestro--cxu
eble ... eble tie estis io terura?»

La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguligxis
emocio.

»Hm, ja, ja--efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj», li
fine diris. »Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino
okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldiras el la koro,
ankaux mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio
mi iris mem por vidi la mortinton--kaj vidu, sxi kusxis kvieta kaj
trankvila kaj nenia signo pri perforta morto estis videbla. Kaj nun
mi kredas, mia amiko, ke cxar vi estis infaneca amiko de la mortinto
kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj ecx pli forte, do,
tiel-dire, ili bildigis al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi
vere kredas kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per
propraj okuloj.»--La parokestro starigxis el sia lulsegxo.

Sed la viro staris plu kvazaux sxtonigxinta sur sia loko. Sur lia
vizagxo speguligxis forta embaraso kaj sur la frunto perlis sxvito de
doloro.

La parokestro intencis etendi la manon adiauxe sed restis miranta la
internan premigxon de la viro.

»Ne tiel mi povas foriri», la viro parolis kun malkvieta, petega
vocxo. »Se cxio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam
suspektis, tute nenion, sed mi ankoraux ne elparolis cxion, kio
apartenas al cxi tiu historio.»

Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la
kampaltajxeto kaj kio okazis sub gxi. Pri la sceno en la korto de
Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri cxio, kio movigxis kaj
furiozis en lia koro dum cxi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste
sentis klaran plezuron pri ke Heikkilä estas detruata, preskaux
esperis ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino
foje savis lin je drinkuligxo--tiel li nun komprenis la aferon, post
kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj
kiel sxi ree staris antaux li kaj malhelpis ke li farigxu sxtelisto
kaj acxulo. »Nun mi denuncis min», li finis kvietigxinta. »Kaj iru
nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laux mia
farajxo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, cxar tiel vere kiel mi
mem bezonis kaj ricevis sxian helpon, mi kredas ke ankaux sxia
helpkrio estas vera vero.»

La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita.

»Nun mi vidas la fingron de la Cxiopovanto!» li diris per tremanta
vocxo. »Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi
cxevalon--ni iros al la policestro.»


La tombo estis malfermata ankoraux la saman tagon.

En la okcipito de la mortinto, sub la hartordajxo, trovigxis fortika,
sescola ferbolto.

Gxi estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la
okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata.

  * *
   *

La antauxcxambraro de la jugxejo tumultis plena je popolo--ne cxiuj
ecx trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La jugxo
certe estis sciata jam antauxe, sed la sorto de la domo Heikkilä
estis tiel proksima al cxiu, ke ili sentis, kvazaux ili kolektigxis
por auxdi la verdikton en sia propra afero.

Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de Heikkilä fere
vestita pasxis sur la peronon. La kurba, velkigxinta korpo tremadis,
la kapo estis kvazaux enfosigxinta inter la sxultroj, sur la cindre
griza vizagxo vidigxis longa nerazita barb-stoplo, malakra rigardo en
okuloj sangantaj.

Li ne diris ecx unu vorton kaj sxajne ne rimarkis la popolon
cxirkauxe--la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi
flustrajxon.

La malliberigito levigxis sur la cxaron. Tiam sin aljxetis el la aro
maljuneta virino kaj rapidis al la cxaro. Sxi ekkaptis ambaux
manojn de la malliberulo, la mentono spasmis kaj la lipoj
movigxis, sed sxi nenion povis diri, nur torente ekploris lauxte. En
la okuloj de la malliberigito vidigxis ekbrilo kvazaux li konis sxin,
sed tuj poste li turnis la kapon alien--la cxaro komencis ruligxi.

La homoj kolektigxis cxirkaux la plorantino kun silenta kondolenco
sur la vizagxo--sxi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el
la familio.

La pordo de la atestantejo ree malfermigxis kaj alia viro pasxis sur
la peronon. Ankaux li nenion diris, sed li sincere alrigardis la
popolamason kaj sur lia malgrasa vizagxo speguligxis kvieta,
preskaux triumfa paco--kiel cxe homo, kiu longe vaginte kaj tute
senesperigxinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la
profundaj korradikoj de sia vivo.

La viro pasxis malsupren de la perono kaj sin levis sur--la
malliberulan cxaron.

»Kio nun...? Kion li...?» la homoj demandadis.

Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaux la
malproksiman eteron, dum la cxaro malrapide forruligxis.

La venantoj el interne sciis rakonti kio okazis en la jugxejo. La
viro persiste petis al si punon pro sxtelintenco--kiu estis tute sama
kiel sxtelo, laux lia klarigo, cxar gxia interrompo ne okazis pro lia
propra volo. La proceso devis esti pritraktata, cxar gxi prezentigxis
ligita kun la cxefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian
devon de akuzanto. Tion farante li ankaux endonis pro la parokestro
skribajxon, en kiu cxi tiu aligxis al la peto de Matio de Väliportti,
certigante kiel animpasxtisto, ke tio estis necesa por lia interna
homo.--La tribunalo verdiktis al li du semajnojn.

La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis ke la okazo
devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentigxo
pro la parto kiun li havis en la malkovro de cxi tiu mistero. Sed la
peto pri puno kaj evidenta gxojo dum la ekiro por gxin suferi restis
al ili nesolvebla enigmo.

La homamaso disiris kun melankolia sed malpezigxinta menso. Kvazaux
oni liberigxis de malbona inkubo kaj kvazaux la domo Heikkilä, kiu
dum du jardekoj estis envualigata de misteraj tondronuboj, ree staris
en klara taglumo.

  * *
   *

Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj al
pasxtejo, pasxis Matio de Väliportti--aux »La maljuna Matio», kiel
li nun estis nomata--kun mangxajxtornistro sursxultre post ili.

Tuj reveninte el la malliberejo li iris por paroli kun la juna
mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintajxoj,
rehejmenigxis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. Cxi tiu akceptis
lin por lia restanta vivdauxro kiel ordinaran bovaran kaj bovejan
serviston.

Kaj kiam li nun pasxis kriante sxercajn komandvortojn kaj vigle
svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la
korto kun gxoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en posxoj kaj
ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel
ke gruzo disjxetigxis kaj polvo fumigxis alten en la aero sur la
mallargxa kortvojo.

Li konis ilin ambaux: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li
iam vidis kaj auxdis, preskaux prosedis ilin foje, kaj li sentis
kvazaux li nun subite ilin retrovis--tiujn, kiuj restis malaperintaj
de tiam, kiam li mem pasxis kun la agxo de la mastro.

Kiam li nun alvenis al la aperturo de l'kortvojo kaj turnigxis al
landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkigxi, ke ili
ambaux restis tie konservataj. Sed la mastro jam pasxis foren. Kaj li
vidis viglajn, energiajn pasxojn, vidis junecan staturon kiu
superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj
superregata. Tiam klarigxis al li per unu fulmobato, ke revenis
ankaux tria forestinto--tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä.
Li konceptis, ke sur la kampoj ree movigxis sama forta spirito kaj ke
la estonto de la domo estis garantiita.

»Hej, he-hej!» li kriis al la brutaro, triumfe svingante la
vipon--kvazaux li mem nun akiris la celon de tiu vojo, kiu iam en lia
juneco meze interrompigxis.



Vortklarigoj.

Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon.

_apudjugxisto._ Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita
jugxisto kaj dek-kelke da »apudjugxistoj» el la plej distingitaj
kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas
kasacii la verdikton de la jugxisto.

_bobelo_ = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes).

_cxambrego._ Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el
»cxambrego», granda cxambro kun kuir- kaj bakforno, mangxa tablo
kaj litoj de la servistoj; en tiu estas farataj cxiuj lignajxaj kaj
teksajxaj laboroj; plue el du-tri aux pli da cxambroj, malgranda
kuirejo, antauxcxambro kaj tegita, aux bretmura aux malfermita,
verandosimila perono.

_egxo_ = renkontlinio de du ebenoj: supra egxo de tegmento
(matem. terminaro, Bricard).

_grenfulmo_ = malproksima, sentondra fulmo. Kauxze de la forte lumaj
noktoj, malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj)
dum somero. Nur en auxgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la
varmeco de la vetero ankoraux favoras la naskigxon de fulmonuboj, la
fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj cxe la
horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kauxze de
tio, ke gxi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto,
la popolo gxin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de
Kaleva», kun mitologia deveno.

_kumuluso_ = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax).

_laborfesto,_ »talkoot» estas ofta kutimo cxe finnoj, speciale dum
la plej urgxa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la
labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton,
ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto
pri lignajxoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aux haki
lignajxojn.

_okcipito_ = posta, malsupra parto de la kapo (Verax).

_stako_ = kunrastitajxo de fojno (Rhodes).

_stoplo_ = trunketo de greno aux fojno, restanta post falcxado
(Boirac).

_trapi._ Finna lingvo estas tre ricxa je vortoj por la natursonoj.
Cxar la cxefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, sxajnas ke
oni povas uzi similajn almenaux kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas
finnan literaturon. La praktiko poste montru, cxu ili povas resti
kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo
de grandaj gutoj _trapas_ sur la fenestrovitroj; tre malgranda
rivereto _lirlas_ dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton
en resonanta kavo _pulpas_. Esperanto havas jam de antauxe kelkajn
simile pentrantajn vortojn: _venthurlado_, _cxarkrakado_ k. t. p.

_sledo_, _sledeto._ Esperanto havis diversajn nomojn por radveturiloj
(biciklo, cxaro, kabrioleto, kalesxo, vagono), nagxveturiloj (barko,
boato, kanoto, sxipo) kaj aerveturiloj (aerostato, aeroplano) sed
neniun nomon por glitveturiloj, krom tiu peza vorto. Jam pli frue
estis uzata por la boatforma glitveturilo de laponoj gxia finna
nomo (preskaux internacia en la Nordo) _pulko_. Nun mi proponas al
glitveturilo (por sxargxo) la nomon _sledo_ (angle _sledge_ = slegx,
svede _släde_ = _slede_, germane _Schlitten_ = _sxlitn_). El tio ni
havos la profiton, ke ni povos uzi _sledeto_ por esprimi sled-similan
ajxon, uzatan por transporto kaj trenatan de homo; cxar gxi ne estas
veturilo, sed de tute simila konstruo kiel la glitveturilo _sledo_,
la vorto sledeto estas multe pli bona ol la peza _glitveturileto_,
kiu eble estus uzebla por sama celo.--Alia maniero por solvi la
demandon estus por esprimi la ideon sledeto akcepti la finnan,
en la Nordo internacian, vorton _kelkka_ (svede _kälke_, prononc.
_cxelke_), sed tiu bedauxrinde koincidas kun la fundamenta vorto
kelka, se oni ne prenus gxin en la sveda formo _cxelko_.




LIBRO POR CXIUJ ESPERANTISTOJ!

_VILHO SETÄLÄ_

ESPERANTA LEGOLIBRO

Lernilo por kursoj kaj memlernado, por komencantoj kaj por
progresintoj. Teksto nur Esperanta. 112 pagxoj sur bona papero
grand-oktava; bildo de d:ro Zamenhof. Nova eldono zorge korektita.

Prezo 5:--finnaj markoj.

_Recenzo_ de sro Bruno Riefling, la prezidinto de Norvega
Esperantista Ligo, en "La Espero":

"Jen la plej bona (post la Fundamenta krestomatio) legolibro aperinta
en Esperanto, bonstila, komence facila, ricxa je bonaj ekzemploj pri
la gramatiko, kun multe da vortludoj kaj poemetoj, interesenhava,
parte originala, parte kolektita el Zamenhofaj verkoj kaj el I. B. E.
aux aliaj verkoj, kun multaj artikoloj pri la historio de Esperanto,
pri gxia literaturo, pri Zamenhof, propagando kaj fine la dek devoj
de bona esperantisto...

La libro devas farigxi cxiesajxo."

  ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA
  KUSTANNUSOSAKEYHTIÖ

Mendoj estu adresataj al Esperanto-oficejo

Uudenmaankatu 10, Helsingforso.



Cxiu FINNA ESPERANTISTO

devas anigxi al

ESPERANTO-ASOCIO de FINNLANDO

Cxiu esperantisto, kiun Finnlando interesas, devas aboni gxian organon

ESPERANTA FINNLANDO

Monata, nur Esperanta teksto, ilustrata. Jarabono 10 finnaj markoj.

  Informoj en
  Esperanto-Oficejo
  Uudenmaank. 10, Helsingforso.






End of the Project Gutenberg EBook of Batalo pri la Domo Heikkilä, by 
Johannes Linnankoski

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ ***

***** This file should be named 25964-8.txt or 25964-8.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/5/9/6/25964/

Produced by Andrew Sly, Dave Morgan and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.net/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.net

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.net),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including including checks, online payments and credit card
donations.  To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.net

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.